malfermis la lukon de la subtegmenta ĉambro, ke li ne vidis tie ekaperi tri gajajn vizaĝojn rondetajn, blankajn, rozkolorajn sed tiel ordinarajn, kiel la vizaĝoj de la Komerco, skulptitaj stir kelkaj monumentoj. Tiuj tri vizaĝoj enkadrigitaj per la luko memorigis la kapojn de pufvangaj anĝeloj disflugantaj en la nuboj, kiuj akompanas la eternan Patron. La metilernantoj enspiris la eliĝaĵojn de la strato kun avideco elmontranta, kiom la atmosfero de ilia subtegmenta ĉambro estis varma kaj haladza. Post kiam li estis montrinta tiun strangan gardostaranton, la komizo, kiu ŝajnis esti la plej gajema, malaperis kaj revenis tenante ilon, kies rigida metalo estis antaŭ nelonge anstataŭita per fleksebla ledo; poste ĉiuj alprenis malican aspekton rigardante la vagulon, sur kiun ili ŝprucigis maldensan kaj dubeblankan pluvon, kies parfumo provis, ke la tri mentonoj ĵus estis razitaj. Altstarantaj sur piedpinto kaj rifuĝintaj funden de la ĉambro por ĝui la koleron de sia viktimo, la komizoj ne ridis plu, vidante la senzorgan malŝaton, kun kiu la junulo skuis sian mantelon, kaj la malestimegon markitan sur lia vizaĝo, kiam li levis la rigardon al la malplena luko. Tiumomente blanka kaj delikata - mano resuprenigis al la glitfenestreto la malsupran parton de unu el la malbelaj fenestroj de Ia tria etaĝo per tiaj ŝovfaldoj, kies turnkruco lasas ofte neatendite defali, Ia pezan vitraĵon, kiun ĝi devas reteni. La preterpasanto estis tiam rekompencita pro sia longa atendado. La vizaĝo de junulino, freŝa kiel unu el tiuj blankaj kalikoj, kiuj floras meze de la akvoj, montris sin kronita per ĉifita muslino, kiu donis al ŝia kapo mienon de admirinda virgeco. Kvankam tegitaj per bruna ŝtofo, ŝia kolo, ŝiaj ŝultroj ekvidiĝis
dank’ al interspacetoj naskitaj de dumdormaj movoj. Neniu esprimo de ĝeno difektis nek la senmalicon de tiu vi-