Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gotika fasado, sinjoro Guillaume estis el ĉiuj parizaj drapvendistoj tiu, de kiu la magazenoj estis ĉiam la plej taŭge provizataj, de kiu la rilatoj estis plej ampleksaj, kaj de kiu la komerca honesteco estis plej ekzakta. Se iuj el liaj kolegoj estis kontraktintaj kun la regnestraro, ne posedante la postulitan kvanton da drapo, li estis ĉiam preta liveri ĝin al ili, kiom ajn multa estis la nombro de la liverotaj pecoj. La ruza negocisto konis mil manierojn por altribui al si la plej grandan gajnon, ne devante kiel ili, klopodi apud protektantoj, antaŭ ili humiliĝi aŭ fari multekostajn donacojn. Se la kolegoj povis pagi lin nur per bonegaj kambioj pageblaj post longa tempo, li konigis sian notarion, kiel akordiĝeman viron, kaj povis ankoraŭfoje eltiri duan profiton el sama afero, dank’ al tiu rimedo, kiu igis, ke la negocistoj de la S,a Denisa strato komune diris: „Dio gardu vin kontraŭ la notario de sinjoro Guillaume!“ por signifl tropezan diskonton. La maljuna negocisto subite troviĝis starante, sur sia butiksojlo, en la momento kiam la servisto sin retiris. Sinjoro Guillaume rigardis la Sta Denisan straton, la najbarajn butikojn kaj la veteron, kiel homo, kiu elŝipiĝas en Le Havre kaj revidas Francujon post longdaŭra vojaĝo. Bone konvinkita, ke nenio ŝanĝis dum lia dormo, li nun ekvidis la gardostarantan preterpasanton, kiu siaflanke zorge pririgardis la prapatron de la drapvendistaro, kiel Humboldt sendube rigardis la unuan elektran gimnoton en Ameriko. Sinjoro Guillaume portis larĝajn, nigrovelurajn pantalonetojn, diverskolorajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn kvadratigitajn kun arĝentaj bukoj. Lia ĵaketo kun kvadrataj baskoj, kvadrata kolumo envolvis lian iom kurbitan korpon per dubeverda drapo garnita per butonegoj el blankmetalo sed ruĝigitaj per uzo. Liaj

grizaj haroj estis tiel taŭge platigitaj kaj kombitaj sur

15