Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li transpasis al profunda admiro por la ĉefa figuro: Aŭgustino ŝajnis pensema kaj ne manĝis; pro loko de la lampo, kies lumo falis tute sur ŝian vizaĝon, ŝia busto ŝajnis moviĝi en fajra cirklo, kiu markis plivive la konturojn de la kapo kaj iluminis ĝin per kvazaŭ supernatura lumo. La artisto komparis ŝin nevole al ekzilita anĝelo, kiu memoras pri ĉielo. Preskaŭ nekonita sento, klara kaj bolanta amo plenigis lian koron. Li restis tie momente, kiel dispremita sub la pezo de siaj ideoj, poste li elŝiris sin de sia feliĉo, reeniris hejmen, ne manĝis, ne dormis. La morgaŭon li eniris en sian laborejon; li eliris el tie nur, post kiam li estis deponinta sur la pentrotolon la magiecon de tiu sceno, kies memoro preskaŭ fanatikigis lin. Lia feliĉo estis ne tuta, ĉar li ne posedis portreton de sia idolo. Li preterpasis plurfoje a ntaŭ la domo la kato, kiu pilkludas, li kuraĝis eĉ eniri tien unu- aŭ dufoje sub la masko de alivestaĵo, por vidi pli proksime la ravigan kreitaĵon, kiun sinjorino Guillaume gardis tiel severe. Dum ok monatoj, dediĉata al sia amo, al siaj penikoj, li restis nevidebla por siaj plej intimaj amikoj, forgesante la mondon, la poezion, la teatron, la muzikon kaj siajn plej ŝatitajn kutimojn. Iun matenon Girodet alvenis malgraŭ ĉiuj malpermesoj, kiujn konas kaj scipovas lerte eviti la artistoj, li atingis lin kaj vekis lin per- tiu demando: „Kion ci ekspozicios en la Salono11)?" La artisto kaptis la manon de sia amiko, kuntrenis lin al sia laborejo, malkovris pentraĵeton sur stablo kaj portreton. Girodet saltis al la kolo de sia kamarado kaj ĉirkaŭbrakis lin, ne povante paroli. Liaj emocioj povis koniĝi, nur kiel li sentis ilin, de animo al animo.

— Vi amas! — diris Girodet.

Ambaŭ ili sciis, ke la plej belaj portretoj de Titien,

26