Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Per la kolera rigardo ĵetita al ŝi de sinjorino Guillaume, la artisto vidis la pereon, en kiun falis lia amo kaj eliris furioze kaj decidata ĉion provi.

— Iru en vian ĉambron, fraŭlino! — diris sinjorino Guillaume al sia filino reenirante; — ni alvokigos vin; kaj precipe ne maltimu el ĝi eliri.

La interparolado inter la geedzoj estis tiel sekreta, ke unue nenio estis konita. Tamen Virginio, kiu estis kuraĝiĝinta per mil dolĉaj konsideroj, estis tiel kompleza, ke ŝi glitis apud la pordon de la patrina dormĉambro, kie oni diskutis, por kolekti kelkajn frazojn. Ce la unua vojaĝo de la tria al la dua etaĝo, ŝi aŭdis sian patron ekkrii.

— Sinjorino, vi volas do mortigi vian filinon?

— Mia kompatinda infanino, — diris Virginio al sia ploranta fratino, — paĉjo defendas cin.

— Kaj kion ili volas fari al Teodoro? — demandis la senmalvirtulino.

La scivolema Virginio remalsupreniris tiam denove, sed tiufoje ŝi restis pli longatempe, ŝi sciiĝis, ke Lebas amas Aŭgustinon. Estis skribite en tiu memorinda tago, ke domo ordinare tiel kvieta estu infero. Sinjoro Guillaume malesperigis Jozefon Lebas konfidante al li la amon de Aŭgustino al fremdulo. Lebas, kiu jam avertis sian amikon svati por fraŭlino Virginio, vidis sian esperon neniigita. Fraŭlino Virginio dispremita sciante, ke Jozefo preskaŭ rifuzis ŝin, suferis pro kapdoloro. La disiĝo kaŭzita inter la du geedzoj per la diskuto okazinta kaj en kiu triafoje en ilia vivo ili opiniis tute malsame, elmontriĝis terurmaniere. Fine je la kvara vespere, Aŭgustino pala, tremanta, kun okuloj ruĝaj prezentis sin antaŭ siaj gepatroj. La kompatindulino rakontis naive la tro mallongan historion de sia amo. Kuraĝigita per

la admono de sia patro, kiu promesis aŭskulti ŝin si-

41