Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fine Teodoro ne povis ne rekoni la evidentecon de krŭela vero: Lia edzino ne sentis la poezion, ŝi ne enloĝis en lia medio, ŝi ne sekvis lin laŭ ĉiuj liaj kapricoj, laŭ liaj improvizoj, laŭ liaj ĝojoj, laŭ liaj doloroj; ŝi marŝis surtere en la reala mondo, dum kiam li altigis la kapon en ĉielon. La ordinaraj mensoj ne povas taksi la renaskiĝajn suferojn de 1’ estulo kiu, kunigata al alia per la plej intima el ĉiuj sentoj, trudite repuŝas senĉese la plej karajn ekspansiojn de sia penso kaj reirigas en la neniigon la bildojn, kiun potenca magio devigas, ke li kreu. Por li, tiu turmento estas tiom pli kruda, kiom lia sento por lia kunulo postulas unue, ke ili neniam forŝtelu sin unu al la alia kaj ke ili miksu la fervorajn elmontrojn de la penso same kiel la konfidaĵojn de l’ animo. Oni ne trompas senpune la ordonojn de la naturo; ĝi estas nefleksebla, kiel la neceseco, kiu certe estas kvazaŭa socia naturo. Sommervieux rifuĝis en la trankvilecon kaj la silenton de sia laborejo esperante, ke la kutima vivado kun artistoj povus formi sian edzinon kaj malvolvigus en ŝi la ĝermojn de alta klereco, kiujn kelkaj superaj mensoj kredas antaŭekzistaj ĉe ĉiaj estaĵoj; sed Aŭgustino estis tro sincere pieca por ne esti terurigita de la vortoj de la artistoj. Ce la unua vespermanĝado donita de Teodoro ŝi aŭdis junan pentriston dirantan kun tiu infaneca senpripenso, kiun ŝi, ne rekonis kaj kiu neniel estas malpia:

— Sed, sinjorino, via paradizo ne estas pli bela ol la alifigurigo de Rafaelo? Nu, mi laciĝis rigardante tiun ĉi.

Aŭgustino alportis do en tiun spiritan societon, malfidecon kiun ĉiuj spertis. Si ĝemis. La artistoj ĝenitaj estas senkompataj: ili fugas aŭ mokas. Sinjorino Guillaume havis inter aliaj ridindaĵoj ĉi tiun: troigi la indecon,

kiu ŝajnis al ŝi la esenco de edzino; kaj kvankam

4*
51