kato, kiu pilkludas. Ĉe la tagmanĝado ŝi ekvidis en la mastrumado iajn ŝanĝojn, kiuj rivelis la komunan saĝon de Jozefo Lebas: la komizoj ne foriris ĉe la deserto, oni lasis al ili la parolrajton kaj la sufiĉego de manĝoj divenigis senluksan komforton. La juna elegantulino vidis la kuponojn de loĝio ĉe Les Français16), kie ŝi, kiel ŝi rememoris, vidis sian fratinon malofte. Sinjorino Lebas havis sur la ŝultroj kaŝmiron, kies beleco provis la malavaregecon de ŝia edzo. Fine' la ambaŭ geedzoj kondutis laŭtempe. Aŭgustino estis baldaŭ penetrita per kortuŝemo kaj rekonis dum la dutrionoj de tiu tago la senmiksan feliĉon, — sen troigo, estas vere, sed sen maltrankvilaĵoj — kiun ĝuis tiu paro tiel konforma. Ili estas akceptintaj la vivon kiel komercan entreprenon, en kiu estis necese, ke oni faru honorinde siajn aferojn. La edzino ne estante renkontinta ĉe sia edzo ekcesan amon, klopodis por naskigi ĝin. Gradete Jozefo estis alkondukita estimi, ami Virginion, kaj la tempo necesa por ekaperigi la feliĉon estis por la geedzoj garantio de daŭro. Pro tio, kiam la plenda Aŭgustino elklarigis sian dolorigan, situacion, nevole ŝi suferis aŭskultante la ondegon de komunaj paroloj, kiujn la moralo de la Sta Denisa strato liveris al ŝia fratino.
— La malbono fariĝis, mia edzino, — diris Jozefo Lebas, — ni devas peni por taŭge konsili nian fratinon.
Poste la lerta negocisto analizis nerapide la rimedojn, kiujn la leĝo kaj la kutimoj povis liveri al Aŭgustino por eliri el tiu krizo; li numerigis preskaŭdire Ia konsiderojn, li vicigis ilin laŭvalore en kvazaŭajn kategoriojn, same kiel se koncernus diverskvalitajn komercaĵojn; poste li komparis, taksis ilin kaj konkludis ampleksante la necesecon, kie staris lia bofratino, decidiĝi laŭ rekta vojo,
kio nekontentigis la amon ĉiam daŭrantan por ŝia edzo.