Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

elmontriĝi. Iliaj loĝejoj estis embarasitaj per tiom da oraj kaj arĝentaj ornamaĵoj kaj per mebloj sengustaj sed de certa valoro, ke la plej simpla ĉambro similis kapelon. La ŝparemo kaj la malŝparemo ŝajnis lukti pri ĉiu el la akcesoraĵoj de tiu hotelo. Oni estus opiniinta, ke sinjoro Guillaume celis serĉi profiton, eĉ aĉetante lumingon. Meze de ĉi tiu bazaro, kies riĉeco montris la senokupon de la du geedzoj, la fama pentraĵo de Sommervieux pendis ĉe honora loko. Gi konsolis gesinjorojn Guillaume, kiuj turnis dudekfoje ĉiutage siajn okulojn ŝarĝitajn per okulvitroj al tiu bildo de sia iama ekzistado laŭ ili tiel aktiva kaj amuziga. La aspekto de tiu hotelo kaj de tiuj loĝejoj, en kiuj ĉio havis odoron de maljuneco kaj de mezrangeco, la spektaklo de tiuj ambaŭ estuloj, kiuj ŝajnis sidantaj sur ora roko malproksime de la mondo kaj de la ideoj, kiuj vivigas, suprizis Aŭgustinon. Si zorge rigardis tiumomente la duan parton de la sceno, kies komencon ŝi rimarkis ĉe Jozefo Lebas, tiun de vivo malkvieta, kvankam senmova kvazaŭ maŝina kaj instinkta, simila je tiu de la kastoroj. Si sentis tiam neesprimeblan fierecon pro siaj ĉagrenoj, pensante ke ili devenis de dekokmonata feliĉo, kiu laŭ ŝi valoris mil ekzistadojn tiajn, kies malpleno ŝajnis teruriga. Tamen ŝi kaŝis tiun nebonkoran sentemon kaj eluzis por siaj maljunaj gepatroj la novajn graciecojn de sia spirito, la koketaĵojn de amemo, al ŝi rivelitaj de 1’ amo kaj emis ilin favore aŭskulti ŝiajn edzecajn plendojn. La maljunuloj akceptis volonte tiujn specojn de konfidoj. Sinjorino Guillaume volis koni la plej etajn detalojn de tiu stranga vivo, kiu laŭ ŝi estis iom fabela. La vojaĝoj de barono de la Houtan, kiujn ŝi komencis ĉiam, sed neniam finis, sciigis al ŝi nenion

pii neaŭditan pri la sovaĝuloj de Kanado.

58