Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pripensi por trovi sufiĉajn motivojn pri tio. Sed mi adoras m ianedzon, sinjorino. Du jaroj de larmoj ne forviŝis lian bildon en mia koro, kvankam mi perdis la lian. Malsaĝe mi kuraĝis koncepti la ideon lukti kontraŭ vi; kaj mi venas al vi, vin demandi per kiaj rimedoj mi povas triumfi je vi mem. Ho sinjorino! — ekkriis la juna virino, kaptante arde la manon de sia konkurantino, kiu lasis preni ĝin, — neniam mi preĝos al Dio por mia propra feliĉo tiel fervore, kiel mi petegus pro la via, se vi helpus min rekonkiri, mi ne diras la amon, sed la amemon de Sommervieux. Mi nur en vi sola esperas. Ha! diru al mi, kiel vi povas plaĉi al li kaj igi, ke li forgesu la unuajn tagojn de …

Ce tiuj vortoj, Aŭgustino, sufokita de malbone retenitaj singultoj, devis halti. Honta pro sia malforteco, ŝi kaŝis sian vizaĝon en poŝtuko, kiun ŝi malsekigis per abundaj larmoj.

— Kiom vi estas infaneca, mia kara belulino! — diris la dukino, kiu ĉarmita pro la noveco de tiu sceno kaj kortuŝite malgraŭ si, ricevante la respektan komplimenton de la plej perfekta virto eble en Parizo, forprenis la poŝtukon de la juna virino, kaj ekviŝis mem ŝiajn okulojn, flatante al ŝi per kelkaj monosilaboj murmuritaj kun gracieca kompato.

Post momenta silento la koketulino malliberigante la beletajn manojn de Aŭgustino inter la siaj, kiuj havis maloftan karakteron de nobla beleĉo kaj de potenco, diris per voĉo milda kaj amema.

— Kiel unua konsilo, mi avertos ne tiel plori, la larmoj malbeligas. Oni devas superi la ĉagrenojn; ili malsanigas kaj la amo ne persistas longatempe sur lito de doloro. La melankolio donas ja unue ian graciecon

plaĉan, sed ĝi fine plilongigas la trajtojn kaj velkigas la

66