Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kompatinda senpekulino, mi adorus vin pro via naivegeco. Eksciu do, ju pli ni amas, des malpli ni devas lasi ekvidi al viro, precipe al edzo, la amplekson de nia pasio. Tiu, kiu plej amas estas plej tiranigita kaj kio estas grava, li estas forlasata frue aŭ malfrue. Tiu, kiu volas regi, devas …

— Kiel, sinjorino! Cu oni devos do kaŝi, kalkuli, falsa iĝi, fari artifikan karakteron kaj por ĉiam? Ho! kiel oni povas vivi tiamaniere? Cu vi povas … Ŝi hezitis, la dukino ridetis.

— Karulino, — plue diris serioze la nobela sinjorino, — la edzeca feliĉo estis ĉiam spekulacio, afero, kiu postulas specialan atenton. Se vi daŭrigas paroli pri pasio, kiam miparolaspri edzeco,ni ne interkomprenos nin baldaŭ. Aŭskultu min, — ŝi diris konfideme. — Mi mem havis okazon vidi kelkajn sinjorojn pli distingitajn de nia tempo. Tiuj, kiuj edziĝis, — estas nur kelkaj esceptoj, — edziĝis kun senspiritaj virinoj. Nu! tiuj virinoj estris ilin, kiel la imperiestro estras nin kaj estis, se ne amataj, almenaŭ respektitaj de ili. Mi ŝatas iom la sekretojn, precipe tiujn, kiuj koncernas nin, por amuziĝi serĉante la vorton de tiu enigmo. Nu, mia anĝelino, tiuj bonulinoj havis la talenton analizi la karakteron de siaj edzoj. Ne terurigitaj kiel vi pro ilia supereco, ili estis rimarkintaj lerte la mankajn kvalitojn. Cu ili, la edzinoj, posedis tiujn kvalitojn, ĉu ili ŝajnigis, ke ili posedas ilin, ili scipovis tiel amplekse elmontri ilin antaŭ la edzaj okuloj, ke fine ili imponis. Fine kredu plue, ke tiuj animoj, ŝajne tiel altaj, havas ĉiuj frenezeron, kiun ni devas scipovi ekspluati. Se ni decidos firme super ilin, ne deflankiĝante tiun celon, al ĝi turnante ĉiujn niajn

agojn, niajn ideojn, niajn koketaĵojn, ni estras tiujn men

68