Oni trovas en preskaŭ ĉiuj liaj romanoj kun intereso viva kaj konstante alta, pentrindan kaj originalan stilon, kvankam ne tre korektan kaj kelkafoje de malbona gusto, profunde primoran observadon, verecon de frapa priskribo kaj subtilecon de analizo. Precipe li sukcesis pentri la virinojn (ne la honestajn, ne la junulinojn!) kaj kapti la vidindaĵojn de la burĝaro, sed al li plaĉas reprezenti la plej difektajn flankojn de la societo. Krome li afektas la manieron de viro sen diflnitaj principoj, montrante sin alterne revema kritikisto aŭ senhonta cinikulo.
LA FIRMAO1)
„LA KATO, KIU PILKLUDAS“
Tiu romano apartenas al la fako: Scenoj el la privata vivo.
Per tiu rakonto, Balzac kondukas nin en la intiman vivon de pariza komercisto, kiu konservis ĉiujn tradiciojn de la iamaj drapvendistoj.
Ŝajnas, ke la moto de tiu libro estas entenita en tiuj paroloj de sinjoro Guillaume: „Ĉiam, frue aŭ malfrue, oni estas punata pro tio, ke oni volas supreniri tro alte“.
La agado estas tre simpla: Pentristo amas freneze komercistan filinon, kiu amas lin, li edziĝas je ŝi, poste li forlasas ŝin. Tio estas ankaŭ la temo de „Die Frau Professorin" de Auerbach. Mi lasas al tiuj, kiuj konas la du verkojn la plezuron ilin kompari.
Ĉe la franca aŭtoro ni legas longajn, detalegajn priskribojn de la loĝejoj, de la vivmanieroj, studojn de animstatoj indaj je la aŭtoro de la „Physiologie du Mariage“. Sed la vivo, la movo ŝajnas preskaŭ forresti.
1, 2, 3 ktp.: vidu la notojn en la flno de la libro.