EUGEN WÜSTER
ENCIKLOPEDIA VORTARO
ESPERANTA-GERMANA
Kun speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvuzo.
Aperas en sinsekvaj partoj.
La teknikaj vortoj kaj esprimoj estonte elpensotaj kaj uzotaj aperos de tempo al tempo kiel periodaj suplementoj, tiel ke la verko mem neniam malnoviĝos.
Ciu parto ampleksas 160 riĉenhavajn paĝojn, presitajn sur senligna papero (Formato 17×25 cm). Prezo po parto: 14.— Gmk.
Ĉi tiu verko estas la plej grava scienca entrepreno esperanta, eldonata depost la komenco de nia movado.
Gi estas verko, kiun ĉiu Esperantisto germana kaj negerm ana devas posedi. Por propagandistoj ĝi estos verko, kiu konvinkos eĉ la plej skeptikajn sciencistojn pri la valoro de nia lingvo por sciencaj kaj teknikaj laboroj ĉiuspecaj. Por ĉiuj Esperan istoj kaj precipe por instruistoj kaj verkistoj ĝi estos plej valora libro.
La Enciklopedio priskribas la tutan esperantan movadon
de ĝia komenco kaj ĝian literaturon de la apero de la unua
libro de D-ro Zam enhof ĝis la tago, kiam la Enciklopedio
ftperos kaj enhavas plue ĉirkaŭ 1000 paĝojn de alfabetaj
informiloj: plena vortaro kun ĉiuj ĝisdataj teknikaĵoj
(multe el ili ne havigeblaj pro ilia apero en malaperintaj
gazetoj aŭ libroj); detala pritrakto de gramatikaj finaĵoj,
prefiksoj kaj sufiksoj kun karakterizaj ekzemploj, plej ofte
ĉerpitaj el la verkoj de la Majstro, klarigoj koncizaj pri ĉefaj
organizaĵoj kaj specialaĵoj de la movado, ekz. Akademio,
Lingva Komitato, C.O., U.E.A., Spesmilo, Homaranismo ktp.
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG
ESPERANTO-FAKO