Paĝo:Beaumarchais - Edziĝo de Figaro, 1898, Kofman.djvu/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La grafino. Ha, sinjoro, mi petas pri pardono por li.
La grafo. Li ĝin ne meritas.
La grafino. Ho! li estas tiel juna!
La grafo. Ne tiel juna, kiel vi pensas.
Ŝerubeno. (tremante) Grandanime pardoni ne estas la landsinjora rajto, kiun vi forĵetis, edziĝinte je nia sinjorino.
La grafino. Li forĵetis nur tiun, kiu vin ĉiujn tiel ĉagrenigis.
Suzano. Se la sinjoro estus cedinta la rajton pardoni, ĝi certe estus la unua, kiun li volus reaĉeti sekrete.
La grafo. (embarasata) Sen dubo.
La grafino. Kaj pro kio reaĉeti ĝin?
Ŝerubeno. (al la grafo) Mi estis malserioza en mia konduto, ĝi estas vera, sinjoro, sed neniam la plej malgranda diro pri sekreto en miaj vortoj...
La grafo. (embarasata) Nu, estas sufiĉe!
Figaro. Kion li volas diri?
La grafo. (rapide) Sufiĉe, sufiĉe! Ĉiuj postulas pardonon por li, mi ĝin donas kaj faros ankoraŭ pli multe: mi donas al li roton en mia legio.
Ĉiuj. (kune) Vivu li!
La grafo. Sed kun la kondiĉo, ke li tuj forveturos en Katalanujon al la regimento.
Figaro. Ha, sinjoro, morgaŭ!
La grafo. (insistas) Mi ĝin volas.
Ŝerubeno. Mi obeas.
La grafo. Salutu vian baptopatrinon kaj demandu ŝian favoron.

(Ŝerubeno fleksas unu genuon sur la teron antaŭ la grafino kaj ne povas paroli.)

La grafino. (tuŝita) Ĉar oni ne povas vin konservi nur hodiaŭ, forveturu, junulo. Nova profesio vin vokas; iru kaj plenumu ĝin inde. Honoru vian bonfaranton. Memoru pri tiu domo, kie via juneco trovis tiom da indulgemo. Estu submetiĝa, honesta kaj brava. Ni partoprenos en viaj sukcesoj.

(Ŝerubeno leviĝas kaj reiras al sia loko.)

La grafo. Vi estas tre tuŝita, sinjorino.
La grafino. Mi ne neigas tion ĉi. Kiu scias la sorton de infano, ĵetita en karieron tiel danĝeran! Li estas