Paĝo:Belga Esperantisto - Decembro 1909.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Granda ekzemplo por ĉiuj homoj! Dediĉi tutan vivon al la efektivigo de ideo, al la realigo de io ideala en tiu-ĉi jarcento de materialismo kaj monavido! Dediĉi siajn fortojn, sian tempon, sian sanon, sian koron kaj sian animon: vere tio estas belege kaj admirinda tasko kaj nur malmultaj homoj en ĉiu jarcento estas penetrataj de tiel ideala sento. Efektive, la angla filozofo esprimis veraĵon, dirante ke « la homoj kun karaktero estas la konscienco de la homaro ».

Certege granda estus la merito de nia kara Majstro, se li nur estus dum sia tuta vivo laborinta por donaci al la homaro la mirindan interkomunikilon kiun ĉiuj Esperantistoj korege ŝatas, uzas kaj propagandas. Sed pli granda, senlime pli granda sin montros antaŭ niaj okuloj la celado kaj la klopodoj de Doktoro Zamenhof, kiam ni ekzamenos nur dum unu momento la deveno de lia laborado, la origino de la nobla ideo al kies efektiĝo li laboris dum sia tuta vivo.

Neniu pli bone ol li mem povas klarigi al ni la tialon de la esperanta lingvo; mi do donu al li mem la parolon, elĉerpante el lia letero al N. Borovko la jenan:

« Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: Rusoj, Poloj, Germanoj kaj Hebreoj: ĉiuj el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas, je ĉiu paso, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividos ĝin en malamikajn partojn. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume, sur la strato kaj sur la korto, ĉio, ĉe ĉiu paŝo igis min senti ke homoj ne ekzistas; ekzistas sole Rusoj, Poloj, Germanoj, Hebreoj, k. t. p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu ĉi doloro pro la mondo ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis ke grandaĝaj posedas ian ĉiopovan forton mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon ».

Tiu letero pri la deveno de l’Esperanto devus esti la evangelio de ĉiu Esperantisto. Per ĝi li lernus ne nur la noblajn kialojn kiuj incitis la infanan animon de nia Majstro ellabori sian mirindan artefaritan lingvon, sed ankaŭ la obstinecon kaj la senĉesan agemon kiuj karakterizas lian vivon, kaj la multnombrajn barojn kaj haltigilojn kiujn li devis venki kaj kiuj certe estus haltigintaj viron, ne havantan tiel fortan entuziasmon, tiel bonan koron, kaj tiel grandan animon kiel nia nobla Majstro.