Saltu al enhavo

Paĝo:Belga Esperantisto - Decembro 1909.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

S-ro Delvaux rimarkigas ke Antverpeno estas tro ekstercentra urbo por kunveni ; li esprimas la deziron ke ĉiuj kunvenoj de nun okazu en Bruselo.

La Prezidanto respondas ke tiun ĉi fojon li invitis la komitaton por kunveni en Antverpeno laŭ speciala deziro de S-ro Witteryck kaj kelkaj aliaj kolegoj ; estonte la komitataj kunvenoj okazos en Bruselo.

2e. — Aliĝo de novaj grupoj.

Oni voĉdonas pri aliĝo de sep novaj grupoj, kiuj estas unanime akceptataj. Estas la jenaj :

Verda Stelo (Lieĝo), Espero (Willebrock), Meĥlena grupo (Mechelen Malines), Esperanta Pioniro (Bruselo), Verda Stelo (Verviers), Genta grupo (Gent, Gand), Sereza esperantista grupo (Seraing).

S-roj Sebruyns (Gento), Scheyvaerts (Meĥleno) kaj G. Van Dyck (Willebrock) estas invitataj eniri la kunvenejon kaj partopreni en la diskutado.

F-ino Moreau (Esperanta Pioniro, Bruselo) kaj S-ro Pirnay (Verda Stelo Verviers) estis sendintaj senkulpiĝan leteron.

La Prezidanto diras tutkoran bonvenon al la novaj delegitaj kaj konstatas la ĉiam antaŭen irantan marŝon de la Ligo.

3e Interpelacio de S-ro Chalon, je l’nomo de « Pioniro »

S-ro Chalon legas intersekve la cirkuleron dissenditan de la Prezidanto je la 21a de Majo, la respondan leteron de « Pioniro » kaj la cirkuleron de la 2a de Junio. Li konkludas ke « Pioniro » ne alprenis novan direkton je tiu tempo kaj ke la Prezidanto malprave konsiliĝis kun la komitatanoj de la Ligo por eksigi lian grupon. Je tiu tempo « Pioniro » restis fidela al sia regularo.

La Prezidanto klarigas sian agmanieron, Li sin apogas sur la teksto mem de la cirkuleroj de « Pioniro » kaj opinias ke li estis prava informante, la komitatanojn, por konsiliĝi kun ili. Laŭ li estas sendube ke « Pioniro », sin okupante pri la studado de lingva projekto, kontraŭbatalanta Esperanton, ne plu agis laŭ la programo kaj la principoj de la Ligo.

Zorgeme pri sia devo, kiu altrudas lin observigi la regularon de la Ligo, li denuncis la konduton de « Pioniro ».

La tuta ĉeestantaro aprobas la agmanieron de la Prezidanto, escepte, F-ino Guilliaume kaj S-ro Chalon, delegitoj de « Pioniro ». La prezidanto kaj la sekretario ne voĉdonas.

4e Propono de « Pioniro » pri ŝanĝo en la regularo de la Ligo.

La Prezidanto rimarkigas ke la komitato ne havas kompetentecon por ŝanĝi la regularon; nur la ĝenerala kunveno havas tiun rajton.

S-ro Chalon respondas ke li nur volas esprimi la deziron ke estonte la proponataj ŝanĝoj estu klare esprimitoj en la tagordo.

5e Konflikto kun la grupo « Pioniro ».

S-ro Chalon ree provas pravigi la konduton de sia grupo ; kvankam ĝi antaŭ kelkaj tagoj akceptis la lingvon de la Delegacio kaj forlasis la Zamenhofan Esperanton, li pretendas ke « Pioniro » rajte povas resti grupo aliĝanta al la Ligo. Li opinias ke la grupoj devas resti liberaj. Li finas dirante ke eksigi « Pioniron » estus trudi punon al multaj eminentaj personoj, kiuj estas anoj de tiu grupo, kaj kiuj de longe kaj laŭdinde laboris por la ideo de la lingvo internacia.

S-ro Swagers demandas al S-ro Chalon ĉu li parolas je lia propra nomo aŭ ûc li estas la interpretanto de la tuta grupo « Pioniro ».

S-ro Chalon certigas ke li havas la plenan aprobon de sia societo.

S-ro Swagers proponas la eksigon de « Pioniro ». S-roj Delvaux kaj Parotte opinias ke tia decido estas tro absoluta kaj proponas ke « Pioniro » eksiĝu propramove.

S-ro Witteryck ankaŭ proponas la eksigon.

Longa diskutado okazas, kiu ne sukcesas ŝanĝi ies opinion.