Paĝo:Belga Esperantisto - Decembro 1909.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Kelkaj pensoj pri la familia edukado de la Blinduloj, dediĉitaj al la patrinoj de blindaj infanetoj

Kiel ĉarma estas sesjara infano, al kiu, de ĝia naskiĝo, patrino amega kaj inteligenta dediĉis siajn zorgojn. Ĝi estas vere la anĝeleto, de Dio en familian hejmon sendita por pliforte unuigi la gepatrojn, plivarmigi ilian reciprokan amon, por verŝi en la lacigan kaj senĉesan laboradon ion dolĉan, ion ripozigan, ion refortigan.

Tia infano estas normala; ĝi aŭdas kaj vidas; la fizika kaj intelekta edukado, kiun al ĝi donis plejzorge la patrino kaj la ceteraj hejmanoj, havis tiujn du sentojn por nepre necesaj motoroj. Oni povas diri, ke la normala infano lernas multege dum la unuaj jaroj de sia vivado. Sesjara, ĝi parolas sian gepatran lingvon tutsame kiel ĝin parolas ĝiaj hejmanoj; ĝi konas la nomojn, ecojn de la plimulto da estaĵoj el sia domo kaj el ĝia ĉirkaŭaĵo; ĝi scias la celon de grandnombro da objektoj, la kialon de grandnombro da agoj; ĝi jam ne plu estas fremdulo en la abstrakta kaj spirita mondo; ĝi inter la bono kaj malbono jam komencas distingi.

Nefacile estas klare difini la metodon uzatan de la patrino, kiu certe en la familia edukado ludas la ĉefan rolon. Ni povas tamen certigi, ke ŝi tiras plejgrandan profiton el la memoro, pligrandan ol el la intelekto, el la volo de la infaneto. Ŝi montras al ĝi, ŝi parolas al ĝi, ŝi ludas kaj laboras kun ĝi, ŝi preskaŭ ne rezonas kun ĝi. Ŝi komprenas, ke la intelekta rezono nur povas efiki sur jam konataj objektoj; ŝi do sekvas la naturan ordon: la memoro konatigas, la intelekto juĝas la konaton, kaj la volo decidas laŭ la intelekta juĝo. Ĉu efektive ni ne konstatas ĉe ses- aŭ sepjaraj infanoj riĉegan memoron, nur komencantan intelekton kaj volon tre malfortan?

En tio mi trovas la kaŭzon de la malfacileco de la unua blinduledukado. Ĉar la memoro de la normala infano estas senĉese nutrata de la patrino, kiu ĉion montras al ĝi, ŝia parolo nur akompanas aŭ sekvas la montron. La unua necesa ago de la infano estas observi. Nu tion ne povas la blindulo, kaj la patrina aŭ alia montro; ĝi mem observas la tutan tagon, ĉar en la hejmo kaj ekster ĝi sin montras al ĝia okulo mil kaj mil objektoj; ĝi demandas sian patrinon pri klarigoj, pri nomoj, aŭ ĝi juĝas mem. La blindulo nenion vidas, nenion havas por demandi al sia patrino. Kompreneble la neago de lia memoro alportas fatale la neagon de lia intelekto kaj volo; la neago de la spirito alportas fatale la neagon de l’korpo, kiu tutajn tagojn sidas aŭ pliĝuste kuŝas sur seĝeto. Estas por li, dum liaj unuaj jaroj, vivo malintensa, senmova, estas ne vivo, estas nur ĝena vivetado.

Mi povus trovi aliajn kaŭzojn pri la malsukceso de la unua blinduledukado, se mi ilin serĉus en la nescio de multaj gepatroj, en ilia malriĉeco, tempmanko, kaj en la difektoj ne forigitaj, kiuj ordinare akompanas la blindecon. Sed mi tion ne faros, por ne trolongigi tiun artikolon; mi montros ke estas necesa speciala edukado kaj tio sufiĉas nun.

Ho patrinoj, kiuj jam tro priploris la malfeliĉon de viaj plikaraj infanoj, per tiuj konsideroj mi ne volas pliigi vian suferon.