Ĉiuj soniloj ludis salute,
Oni forgesis la perdojn tute…
Dum oni kavon Staĉjan fosadis,
Nur malproksime arboj bruadis,
Kaj nur mallonge sub ventoj piaj
Sonis soniloj — floroj liliaj…
Tra vojon senfinan venegu, kuregu,
— Purigu la mondon!
La tondr’ estas hufo al via piedo,
— Purigu la mondon!
Tremigu la teron dormete kuŝantan
En timo de morto kaj inter putraĵoj,
— Purigu la mondon!
Per ventoj sovaĝaj flugilojn rapidu,
Al blov’ kondukilojn aerajn eklasu,
— Purigu la mondon!
Kaj ĉion malnoblan, malaltan, batadu,
Kaj pro nevenĝito ekvenĝu kruele,
— Purigu la mondon!
Ho batu!… En koro en mia ekbrulu,
Por ke renaskiĝu mi, kiel fenikso…
— Purigu la mondon!…
Fajron!… Sangon kaj feron!… ĝi!… ho, batalo!
Staras granda, kolera… Man’ dekstra el ŝtalo