glitfalintaj vojbordoj, kaj ili portas sakon sur ŝultro; sako ja ne bonaspekta kiel tiu de la simplaj almozuloj, kies plenecon aŭ malplenecon vi dezirus scivole rigardi, kun la certeco trovi en ĝi ian ajn timigan aferon.
Vi ja ne interŝanĝus kun ili tiun saluton sinceran kaj spontanan, esprimon de solidareco kaj kamaradeco, kiun kutimas doni al si reciproke la vojirantoj, kiuj trairas la samajn terojn. Kvazaŭ sur tiu morta vojo trairus nur la personoj forpelitaj kaj malbonmoraj, tiuj ne povantaj trairi aliajn vojojn, iu neevitebla suspektemo igas vin turni la rigardon, kaŝe observante la sintenon de la nekonata trairanto, kiu malproksimiĝas ĉe via malantaŭo sammaniere malkonfida.
Kaj vane estus, se vi klopodus kontraŭstari la sugestion, kiun produktas tiuj lokoj; via animo divenas la postsignon de malkvietoj, de doloroj, de teruroj, kiun tie lasis aliaj animoj; vi partoprenas senvole la timojn, la svenojn, la profundajn melankoliojn, kiujn devis naski tiuj senfinaj vojaĝoj, dum kiuj la knabinoj riskadis la virgecon, la riĉuloj la poŝon kaj la malriĉuloj la vivon.
Ĉefe dum vintro, kiam la pluva vento siblas tra la terfosaĵoj ĉifante arbojn kaj kreskaĵojn, kaj la lumo de la plumba ĉielo kovras per sama morttuko proksimaĵojn kaj malproksimaĵojn, tiam vi dirus ke tra la krutaĵoj de la arbaro iu ĝemas: iu doloranta spirito, kaŝita de antaŭ cent jaroj; iu netrovita viktimo, kiun oni ĵetis tien, de kiu vi kolektus la ostojn, se ne mankus al vi la humoro esplori la nepenetreblan kreskaĵaron.
Certe ne devas manki homaj ostaroj en la neesploritaj anguloj de tiu regiono.