Ĉi tiu paĝo estas provlegita
estis alpremata sub la rando de la tria ŝtupo, la mentono estis eniĝinta en la bruston, kaj la malordigitaj haroj algluiĝis al la brilanta frunto; ia grasa brileco, kiu pli vidigis la terure palan koloron.
Josafat, en tiuj momentoj, nostalgiis ĉiujn pasintajn feliĉojn de sia vivo, rememoris, unu post alia, ĉiujn favorojn ricevitajn, ĉiujn bonvolajn ridetojn, ĉiujn amikajn ekfrapojn.
Li volis tuŝi Fineta kaj ŝia nudeco timigis lin; ankoraŭ ŝi vekadis ĉe li malĉastajn ideojn.
— Ŝi devas esti malvarma, — li pensadis — malvarma kiel prujno. „Mi venis kun la internaĵoj brulantaj pro vi; eĉ mortinta, mi ankoraŭ vin dezirados.“