ORIGINALA ESPERANTO-LITERATURO H. A. LUYKEN: Du Romanoj PRO IŜTAR. Romano el la antikva Babela historio. 1924. 304. pagoj. Bindita Rm 7.— Esperanto Trium fonta (1924, No. 211): , . . . vereco de la historleca fono, majstreca karakterizado de la personoj kaj eleganteco kaj brileco de stilo kaj lingvo envicigas la romanon en la unuan rangon. Gi estas efektive unu el la plej bonaj kaj plej valoraj esperantaj original - romanoj, kiuj gis nun ekzistas.. . “ L iteratura Mondo (1924, No. 12): „ . . . Kore mi gratulas la verkiston, kies plej nova romano estas ne nur brila pruvo pri lia talento, sed samtempe la plej valora gemo en lia verkarjuvelo. La eleganta kaj facila stilo estas ĉefa allogilo de la Iibro, per kiu la verko donas tian valoraĵon al la leganto, kian li ne ricevas kutime en multaj verkoj, eĉ tro laŭditaj, de nia literaturo.*
STRANGA HEREDAĴO. Romano originale verkita. 1922. 320 paĝoj. Broŝurita Rm 5.50, Bindita Rm 7.— E s p e r a n t o (1922, N o. 12): „ . . . Sed neeble resum i tiun lerte aranĝitan hlstorion. Komencinte legi ĝin, oni iras ĝis la fino, scivola pri la strangaj aventuroj, au pri la sorto de 1’ personoj, au pri la ama intrigo, kaj ne forlasas la libron Intau la lasta paĝo. Tio jam estas kvalito ĉe romano. Plie ĉi tiu estas verkita per flua, korekta stilo. Ciu samideano ne ankoraŭ leginte la novan originalan romanon de S-ro Luyken do povas havigi al si kelkajn horojn da honesta distraĵo kaj ĝudona legado.* L a E s p e r o (1922, No. 10): „ . . . Mi legis preskaŭ tutajn noktojn kaj ne povis ĉesi antaŭ la fino.“
JEAN FORGE: Du Romanoj ABISMOJ.
Romano originale verkita. 1923. 150 paĝoj. Broŝurita Rm 3.—, Bindita Rm 4.50
B e lg a E s p e r a n t i s t o (1923. No. 9/10): „ . . . Kaj lia libro certe havos honorlokon en la biblioteko de ĉiu bona Esperantisto.“ E s p e ra n to (1923, N o. 10): „ . . . Ĉio en la libro estas laŭdinda kaj ,,Abismoj“ estas valora riĉigo de nia originala rom anaro.“
SALTEGO TRANS JARMILOJ. Romano originale verkita. 1924. 192 paĝoj. Bindita Rm 5.— Literatura Mondo (1924, No. 12): „ . . . Plastika kaj vigla stilo, facila komprenebleco, luda legebleco, jen la plej fortaj flankoj de la verko. La aŭtoro akiris por si lingvaĵojn, kiu vaksmole konformiĝas al liaj pensoj, kiu estas frapante viva kaj sugestie im presa — ĝuste per sia simpleco kaj facileco.“
FERDINAND HIRT&SOHN, ESPERANTO-FAKO, LEIPZIG