Paĝo:Blasco Ibáñez - Sango kaj Sablo, 1935, Salas Bonal.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

necese manĝi frue kaj malmulte, por ke li povu alveni en taŭran cirkon sen digesta embaraso.

Li restis ĉe la tablo kun la vizaĝo apogita inter siaj manoj kaj nubo el parfumita fumo antaŭ siaj okuloj, turnante tiujn ĉi per afekta maniero, por rigardi kelkajn sinjorinojn, kiuj scivoleme rigardadis la faman toreadoron.

Lia fiereco, pro tio ke la popolamaso lin adoris, kredigis al li diveni laŭdojn kaj plaĉojn en tiaj virinaj rigardoj. Ili certe opinias lin, li pensis, belkreska kaj eleganta. Kaj forgesante siajn priokupojn, instinkte, kiel faras ĉiu homo kutimanta sinteni bele, kiel heroo antaŭ publiko, li rektigis sian sintenadon, forigis per siaj ungoj la cigaran cindron, falintan sur lian manikon kaj aranĝis sian ringon, kiu okupis tutan fingroparton kaj havis grandegan brilianton, kies brilo ŝajnis multkolora nimbo, kvazaŭ brulus magie ĝia klara internaĵo simila al akva guto.

Li plezure rigardadis sian tutan personon fiere kontenta, admirante sian veston je eleganta fasono, la ĉapon uzatan de li en hotelo, kuŝantan sur proksima seĝo, la delikatan, oran ĉenon metitan sur veŝton de poŝo al poŝo, la kravatan perlon, kiu ŝajnis lurnigi per laktokolora lumo lian brunan vizaĝon, kaj siajn ŝuojn el rusa ledo, kiuj lasis vidi inter sia buŝo kaj tiu faldita de la pantalono ŝtrumpetojn el true ornamita kaj brodita silko, kvazaŭ ŝtrumpoj de eleganta malĉastulino.

Aero odoranta pro anglaj, delikataj kaj ne precizaj parfumoj abunde surverŝitaj eliĝis el liaj vestoj kaj ondigitaj, nigre brilaj haroj, kiujn Gallardo gladis per la mano kontraŭ siajn tempiojn, dum posis triumfe antaŭ la scivolemaj virinoj…

Sed subite revenis liaj priokupoj, estingiĝis la okula brilo kaj ree li metis sian mentonon surmanen, suĉante persiste la cigaron, dum lia rigardo perdiĝis en la tabaka nubo. Li revis malpacience pri la vesperaj horoj kaj deziris, ke ili venu kiel eble plej baldaŭ, pri sia reveno el la taŭra cirko, kiam li estos ŝvite laca, sed kontenta ĉar venkis danĝeron, kun vekiĝantaj apetitoj, freneza dezirego je ĝuado kaj certeco pri kelke da sendanĝeraj tagoj por ripozadi. Se Dio protektos lin, kiel alifoje, li manĝos tiel apetite, kiel en sia malsata, pasinta epoko, iom ebriiĝos, serĉos ian junulinon, kiu kantadis en danckafejo kaj kiun li vidis ĉe alia vojaĝo, kvankam poste ne venis okazo por amikiĝi kun ŝi. Pro tia vivmaniero en senĉesa vojaĝado, de ekstremo de la ibera duoninsulo ĝis tiu kontraŭa. restas tempo por nenio.

Iom post iom venis en la manĝoĉambron entuziasmaj amikoj, kiuj, antaŭ la tagmanĝo, deziris viziti la toreadoron. Ili estis antikvaj taŭremuloj, deziregantaj havi idolon kaj aliĝi al iu partio, kiuj igis lin “sia toreadoro” kaj afekte konsilis lin saĝege, laŭ sia kredo, memorante ĉiumomente pri sia antikva adoro al

Lacerteto aŭ Fraĉjo[1]. Ili parolis al li senceremonie, per protekta, familiara inti—

  1. Hispanaj, famaj toreadoroj de la pasinta jarcento. Hispane: Lagartijo kaj Frascuelo.