Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Thiele, la 2-an de Novembro 1711

Ekreviviĝas en la bieno; ni atendas tre altrangajn fremdulojn: lian ekscelencan moŝton Guldenlöve kun sekvantaro. Li intencas resti kelkajn semajnojn, kaj li sin distros per ĉasado. Hieraŭ la sinjoro parolis multe pri tio ĉetable.

"Li devenas de reĝa familio kaj estas perfekta kavaliro," diris la sinjorino, rigardante fraŭlinon Sofia’n.

Ŝi ruĝiĝis, mallevis la okulojn teleren kaj ridetis, sed mia tuta korpo malvarmiĝis kiel glacio. Ve! ve! mi pensis, ke mi estu senigita je mia malsaĝa amo, sed mi sentas, ke la malsano revenis en terura maniero. Mi baraktas kiel perdriko en reto, sed tio tute ne helpas — ho ke mi estu mil mejlojn for de tie ĉi!

Thiele, la 14-an de Novembro 1711

Fine alvenis lia ekscelenca moŝto kun la plej granda pompo kaj beleco; du kurieroj kun altaj arĝent-ornamitaj ĉapeloj venas kuretante en la korton, centon da paŝoj antaŭ li. Ili stariĝas kun siaj longaj multkoloraj bastonoj ĉe ambaŭ flankoj de la granda pordo. La sinjorino sin movas kaj sin ŝovas de unu pordo al alia, neniam antaŭe mi ŝin vidis tiel facilmova. Fraŭlino Sofia staris en la salonego, rigardante jen en la spegulon jen el la fenestro. Ŝi tute ne min vidis, kiam mi trairis la salonegon.

Fine li venis mem kun ses fieraj ĉevaloj antaŭ sia veturilo, li estas bela sinjoro! Li aspektis eminenta kaj indulga, tamen ŝajnis al mi, ke io malplaĉa estas videbla je li. Li ridetis tiel fidolĉe kaj palpebrumis, kvazaŭ li rigardis al la suno.