Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉar ili estas nur germanaj vortoj esperante vestitaj.

Tial unu el la servoj, kiujn la Esperantistoj povas postuli de la Vortaroj esperanto-naciaj, t. e. utili por la komprenado kaj lernado de la nacia lingvo, fariĝas neefektivigebla; ĉar se mi, Franco, ne sufiĉe komprenanta la germanan lingvon, trovas en ia teksto la vortojn RemterSchären kaj serĉas ilin en la Germana-esperanta Vortaro, kian klarigon povos alporti al mi la esperantaj vortoj: remtero kaj ŝeroj? Do, por kompreni tiujn lastajn vortojn, Esperantisto bezonas koni antaŭe la germanan lingvon.

Sed tiu malutilo ankoraŭ pligraviĝis, ju pli multiĝis la ununaciaj-esperantaj Vortaroj sen responda alkonformiĝo de Vortaroj esperanto-diversnaciaj. Post la Franca kaj Germana Vortaroj aperis Angla Vortaro de Rhodes, nova tre ampleksa Vortaro Franca de Presa Societo, kaj parto de la tiel nomita Grand Dictionnaire (Granda Vortaro), ankaŭ Vortaroj Rusaj; kaj en ĉiuj eloviĝis kaj svarmis novaj vortoj tute nekompreneblaj por Esperantistoj ne poliglotaj; ĉar ili estas ĉu pure anglaj, ĉu pure francaj, ĉu pure rusaj vortoj kun esperanta finiĝo. Se ĉiuj vortaristoj agus same en ĉiuj landoj de la terglobo, baldaŭ ni havus, krom la komuna internacia Esperanto, staranta sur la fundamento de Universala Vortaro, tiom da diversaj naciaj Esperantetoj kiom estas da naciesperantaj Vortaroj.

Jen ekzemploj por pruvi, ke tiu danĝero ne estas nur hipoteza. En la Angla Vortaro de Rhodes, backgammon estas tradukita esperante bakgameno; laŭ angla-franca vortaro, backgammon estas la ludo trictrac, kiu estas tradukita en la Franca Vortaro de la Presa Societo: triktrako. En la Angla Vortaro, bubble estas aerglobeto, bobelo, kaj en la Franca la