Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1925.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

responda bulle estas blazo, k. t. p., k. t. p. Por nomi la fondinton de unu el la ĉefaj Hindaj religioj, la Angla Vortaro havas « dubeo », dum ni trovas en la Franca « Budhismo, Budhisto », kiuj rilatas la formon « budho », k. t. p., k. t. p.

Por eviti tiun bedaŭrindan diversecon, la precipa rimedo estas, laŭ nia opinio, starigi de nun la liston de la duoblaj aŭ trioblaj formoj troveblaj en la jam ekzistantaj Vortaroj, tiamaniere, ke unuparte tiu diverseco almenaŭ ne pligrandiĝu en la estonteco pro la nesciado de novaj vortfaristoj, kaj ke aliparte ĝi povu esti forigata per zorga komparado de tiuj duoblaj aŭ trioblaj formoj kaj definitiva elekto de la pli taŭga.

Tiun lastan laboron povas kompetente kaj aŭtoritate fari nur la Lingva Komitato sub la direkto de la Akademio; kaj tial en nia Plena Vortaro ni penis kiel eble plej akurate noti ĉiujn duoblajn aŭ trioblajn formojn, ne elektante inter ili, sed nur en iaj okazoj montrante per speciala signo, kiu ŝajnas al ni persone forĵetinda aŭ pli malpli riproĉebla.

La sama danĝero pendas sur la Teknikaj aŭ Specialaj Vortaroj, kies nombro kredeble kreskos en la estonteco, kaj eble ĝi estas por ili multe pli grava ol por la komuna vortaro. Cetere ne ĉiam estas tre facile distingi teknikan kaj komunan vortaron, kaj pro tio en nia P. V. ni allasis sendistinge en nian repertuaron ĉiujn radikojn, komunajn aŭ teknikajn, nur presante ilin per diversformaj literoj, ne sen ŝanceliĝo pri multaj el ili. Certe la aŭtoroj de la Angla kaj de la Franca Vortaroj ne intencis verki teknikajn vortarojn : tamen en la unua ni trovas vortojn kiel abiogenezo, akantiaso, akantocefalo, akatalektiko, akciakaturo, akajno, akalio,