Tiun lastan laboron povas kompetente kaj aŭtoritate fari nur la Lingva Komitato sub la direkto de la Akademio; kaj tial oni ne miros, se ni penis kiel eble plej akurate noti ĉiujn duoblajn aŭ trioblajn formojn, ne elektante inter ili, sed nur en iaj okazoj montrante per speciala signo, kiu ŝajnas al ni persone forĵetinda aŭ pli malpli riproĉebla.
La sama danĝero pendas sur la Teknikaj aŭ Specialaj Vortaroj, kies nombro kredeble kreskos en la estonteco, kaj eble ĝi estas por ili multe pli grava ol por la komuna vortaro. Cetere ne ĉiam estas tre facile distingi teknikan kaj komunan vortaron, kaj pro tio ni allasis sendistinge en nian repertuaron ĉiujn radikojn, komunajn aŭ teknikajn, nur presante ilin per diversformaj literoj, ne sen ŝanceliĝo pri multaj el ili. Certe la aŭtoroj de la Angla kaj de la Franca Vortaroj ne intencis verki teknikajn vortarojn: tamen en la unua ni trovis vortojn kiel abiogenezo, akantiaso, akantocefalo, agenezio, agnoteto (?), amielotrofio, anabrokismo (?), ankilostomo kaj ankilostomiazo, aratologio (kies signifon ni povis neniel retrovi, kvankam esplorinte sufiĉe plenajn enciklopediojn), k. t. p., k. t. p.; en la dua ni trovis, krom multaj el la ĉi supre cititaj, la vortojn amanito, amaŭrozo, amendamento, amentaceo, amikto, amido, amio, amorozo, amfibolo, amfibraĥo, amfiktionoj, anakardo, analektoj, analemo, anamorfozo, anaforo, anastrofo, ankolio (anstataŭ akvilegio), k. t. p., k. t. p. Tiamaniere per la naciesperantaj Vortaroj alfluas en la esperantan vortaron multego da vortoj, tute senregule kaj kvazaŭ hazarde alprenitaj el la diversaj teknikaj lingvaĵoj; kaj pri tia fakto ankaŭ ni devas atenti kaj zorgi, ke ĝi ne difektu la unuecon de la lingvo. Unu ekzemplo montros, ke tie ĉi ankaŭ estas necese kontroli la diversajn vortlibrojn unu per la alia, se ni ne volas fali en veran babelecon. La besto nomita france paresseux, angle, sloth, kaj en la ambaŭ lingvoj aï, ricevas en Esperanto kvar diferencajn nomojn: t. e. en la Angla Vortaro, aheo kaj tardigrado, en la Franca aĥeo kaj bradipo; en la Teknika Vortaro de Verax, akeo kaj same bradipo: oni eble opinios, ke estas iom tro multe da nomoj por unu sola besto.
Fine ni havis ankaŭ la deziron enkonduki en nian radikaron ĉiujn novajn radikojn uzitajn de la plej aŭtoritataj verkistoj de la Esperantista literaturo, Dro Zamenhof, Grabowski, Kofman, Devjatnin, Kabe, k. t. p., eĉ citante la lokojn; sed bedaŭrinde ni devas konfesi, ke ni tre malkontentige plenumis tiun plej utilan sed ankaŭ plej malfacilan parton de nia entrepreno. Ne unu homo povas efektivigi tiun necesan kolektadon, sed nur anaro de multaj kaj nelacigeblaj kunlaborantaj. Ni faris nur unu paŝon sur la vojo, kiun espereble aliaj post ni traesploros.
Sed ĉar ni renkontis en nia tuta laboro multajn malfacilaĵojn, kiuj povus esti evitataj al la estontaj laborantoj per sufiĉe simplaj aranĝoj, ni petas permeson elparoli tie ĉi kelkajn konsilojn por la verkontoj de novaj Vortaroj naciesperantaj.
Unue estus, laŭ nia opinio, plej senutile, aŭ por pli ĝuste diri, malutile, se ili enkondukus vortojn ne efektive apartenantajn al ilia propra lingvo, sed okaze prunteprenitajn de ia tute diferenca lingvo, kiel ekz. en Vortaro Angla aŭ Franca vortojn arabajn, ĥinajn, japanajn, k. t. p. per kiuj ofte vojaĝantoj kolormiksaĉas la rakontojn pri siaj voĝaĵoj: apud tiaspecaj vortoj, kiel (ni citas el la Angla Vortaro lit B): bakŝiŝo, baŝibazuko, batmano, begumo, bolaso, bulbulo, k. t. p., ni metis la noteton (voj) t. e. vojaĝoj, kaj ofte ankaŭ demandan punkton, kio signifas: ĉu