Paĝo:Borel - Komerca Korespondo, 1922.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Jen la kvalitoj de vinoj konvenaj por tie ĉi:

De post niaj lastaj sciigoj nenio nova okazis.

La prezoj ne ŝanĝiĝis de unu monato, sukeroj kaj kafoj ankaŭ ne plikariĝis.

Ĉar kelkaj prezvarioj okazis en nia komercurbo, mi volas …

Mi tiel detale skribis pri la ĉi-tieaj cirkonstancoj, ĉar …

Laŭeble mi regule sciigos vin pri la prezmovado en nia urbo, kaj mi neniam instigos vin al negoco, se ĝi ne promesas certan profiton.

Bonvolu altiri precipe nian atenton al la varoj, kies prezoj plej multe malleviĝis.

Ni kun plezuro ricevos viajn novaĵojn pri la vendado de l’ kotonoj.

Dum kelka tempo la negocoj estis tre viglaj en nia urbo.

Komparante viajn prezarojn kun la niaj, ni opinias, ke ekspedo de kotonoj de via urbo al la nia estus rekomendinda.

Ni sendas al vi nian hodiaŭan prezliston, el kiu vi tute detale vidos la nunan situacion kaj povos prijuĝi la venontan movadon en niaj hejmaj produktaĵoj.

Mi uzas tiun okazon por montri al vi la vendokondiĉojn de kelkaj el la ĉefaj varoj de tiu ĉi urbo.