pli kaj pli estis konstruataj en la regionoj, kie oni trovas karbon en la loko mem, kaj tie fumas tage kaj nokte la grandaj fabrik-kamenoj kaj la fandofornoj, en kiuj la fero estas formata kaj glatigata. Parton de norda Anglujo oni nomas kutime la „nigra lando“, ĉar la karbopolvo kaj la fumo nigrigas ĝin, kaj la ardeco de la fandofornoj en la nokto rememorigas pri la subteraj regionoj, kiel Dante kaj Milton ilin priskribas.
Konforme al la naturo de l’ tero kaj al la klimato, la loĝantoj de la nordaj landpartoj estas ankaŭ pli fortikaj kaj pli sendependaj en lingvo kaj moroj ol la agrikulturemaj sudanoj kaj okcidentanoj. Sed ĉar la tuta lando estas ĉirkaŭata de l’ maro, tiu ĉi havas ankaŭ decidigan influon al la klimato kaj formiĝo de l’ karaktero. Rilate al la klimato oni devas defendi Anglujon kontraŭ la antaŭjuĝo, ke oni vivadas tie en konstanta nebulo. Efektive venas tagoj, kiam ĉielo kaj tero ŝajnas envolvitaj en plumbokolora atmosfero, en kiu eĉ la plej helaj objektoj alprenas malgajan nuancon, ankoraŭ pli ofte ol aliloke. Sed kompense la pluvo mem ne estas pli ofta aŭ pli forta ol en aliaj landoj sub la sama larĝogrado. La vintroj estas pli mildaj, ĉar la influo de l’ maro malplifortigas la malvarmon. Kelkaj landpartoj, ekzemple la insulo Wight, estas speciale famaj pro sia klimato. Sendube estas ankaŭ tre malmildaj regionoj, kaj la malfrua aŭtuno kaj la vintro alportas multajn malhelajn, malgajajn tagojn, sed la angla somero kaj la komenco