Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iris preter la viroj, kiuj ankoraŭ staris ĉirkaŭ la loko, kie li estis dancinta. Al ĉiu li etendis la ĉapon kaj ĉiu enĵetis moneron el arĝento. Mi tre miris pri tio, sed miris ankoraŭ pli multe, kiam li iris al mi, deprenis mian ĉapon kaj enŝutis la tutan kolektitan monsumon. Mi rigardis la dancinton kun surprizo kaj ĉiuj laŭte ridis. Ivan per gestoj diris al mi, ke tiu mono estas mia kaj tirante la saketon el mia poŝo, li enŝutis en ĝin la monerojn, kiujn la dancinta maristo perlaboris por mi. Mi estis tre emociita, enpoŝigis la saketon, sed ne sciis kiel danki mian bonfarinton; mi do prezentis al li mian manon, kiun li forte premis. La maristoj estis tre soifaj kaj trinkis multe, sed neniu tiom kiom Ivan, kiu tre ŝatis tiun akvosimilan likvoron. Li eltrinkis almenaŭ ses aŭ sep glasetojn kaj post ĉiu glaseto li fariĝis pli gaja. Lia ĉapelo sidis malrekte sur liaj haroj kaj liaj okuloj fariĝis vitrece ruĝaj. Fine li ekkantis kaj eĉ penis danci, sed en tio li malsukcesis, ĉar jam post la dua paŝo li falis sur la plankon, laŭte aplaŭdate de ĉiuj maristoj. Li tamen tuj ekstaris, sed trovante, ke liaj kruroj estas tro malfortaj por danci, li sidiĝis, trinkis kaj kantis, kelkfoje frapetante miajn ŝultrojn. Mi miris pri lia konduto; mi ja ne sciis, ke li estas ebria, ĉar ebrian viron mi ankoraŭ neniam vidis.

La dancinta maristo post kelka tempo foriris kun multaj aliaj, nur malmultaj restis en la trinkejo. Mi ĝojis, kiam Ivan fine ankaŭ leviĝis, pagis kion li ŝuldis kaj foriris kun mi.

Post kiam Ivan trinkis la glasetojn da akvokolora likvoro, li ŝajnis tute alia viro. Antaŭ tiu tempo li marŝadis kiel kuraĝa soldato kaj manuzis la bastonon en lerta maniero, kvazaŭ li estus la plej eminenta sinjoro el la urbo, sed trinkinte tiun likvoron, li apenaŭ povis marŝi; li apogis sin sur la bastono, kaptis mian ŝultron por ne perdi la egalpezon, kaj liaj piedoj tiel mallaŭtakte sin movis jen antaŭen, jen flanken, ke