Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/279

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unua Ĉapitro

Posen — La familio Stuthejm kaj ĝia hejmo — Pri sapo, balailoj kaj doma purigado — Pri persono, kiu rajdas sur balailo kaj kiu tamen ne estas sorĉisto — Strangaj manieroj de mastrino — Avo kaj nepo — La doktoro Stuthejm iras trinkejon, sed ne kiel kutima kliento.

Posen estas provinco en la prusa ŝtato. Ĝi apartenis antaŭe al Polujo kaj post la dividado de tiu lando ĝi fariĝis en 1772^a provinco de la reĝolando Prusujo. Ĝi kuŝas inter Polujo en la oriento, la prusa provinco Nordpruslando en la nordo, Brandenburgo en la okcidento kaj Silezio en la sudo. Posen estas ebena lando kun multaj marĉoj, sablaj kaj arbaraj regionoj. La ĉefurbo portas la saman nomon kaj kuŝas sur la rivero Warta. La urbo estas unuaranga fortikaĵo kun sepdek miloj da loĝantoj. Ĝi estas tre malnova kaj posedas multajn antikvajn konstruaĵojn, konstruitajn laŭ la gota urbdomo el la deksesa centjaro kaj la sankta Stanislas-preĝejo, la katedralo el la jaro 1725^a kaj la Raczynska biblioteko.

Apud tiu lasta staris en 1909^a vasta duetaĝa domo, en kiu loĝis la doktoro Stuthejm. En realo li loĝis nur en la teretaĝo, ĉar la supra parto de la domo utilis nur kiel dormejo.

Enirante tra la pordo ĉe la strato, oni venis en tre larĝan vastan koridoron, tiel vastan, ke oportune oni povus loĝi tie. En ĝia mezo, ĉe la dekstra flanko sin