Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/367

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed tiu tempo estas eble ankoraŭ tre malproksima, ĉar kvankam miaj korpaj fortoj plimalgrandiĝas iom post iom, mia koro estas forta. Koro tiel senkompata kaj tiel malsentema kiel la mia nepre devas esti forta kaj povas kontraŭstari kaj elporti longe la pezan ŝarĝon, kiu ĝin premas... Sed fine ĝi krevos, kaj tiam mi estos liberigita de la malbeno, kiun Li paroligis al mi pere de ŝia buŝo... Mi staras antaŭ Li jam multajn jarojn same kiel tiu virino sur la ciferplato staras antaŭ sia juĝanto... Rigardu kiel tiu soldato svingadas la glavon, ne trafante. Same tiuj minacantaj vortoj estas adresitaj al mi tagon post tago, semajnon post semajno kaj jaron post jaro... Tiu soldato neniam ekfrapos, sed fine mi estos liberigata de la vortoj, kiuj minacadas min..., tiam mia koro rompiĝos, tiam mi estos feliĉa, ĉar tiam Dio kaj ŝi estos pardonintaj min.

Ŝi rigardis la ciferplaton kaj ŝiaj lipoj tremetis; tiam ŝi diris flustre: —Ho, mi havos ankoraŭ multe por suferi, sed la laboro senŝarĝigos min...— Tiam ŝi dronis momenton en pensoj.

La pordo de la veturilejo ĵetfermiĝis kun laŭta bruo kaj interrompis la silenton, kiu regis en la domo.

—Jen Maria, kiu revenas—, ŝi diris subite. —Mi refoje eklaboros.

Ŝi sin turnis por foriri.

Stanislas postrigardis la kompatindan virinon, kiu kiel vera ekzemplo de mizero kun ŝanceliĝantaj paŝoj malrapide aliris al la pordo.

Stanislas restis sola.

Minuton poste laŭta frotado de balailo montris, ke la sinjorino laboradas kiel kutime por forigi de sia koro la ŝarĝon, kiu premis ĝin eble ankoraŭ multajn jarojn.

Fino de la Tria Parto.