Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/407

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la promenadon. Vi skribu leteron al Jafet Romeskaŭ, violonisto en Patersburgo; tio sufiĉos, ĉar ĉiu lin konas tie.

—Tion mi povus, sed prefere mi volas lin surprizi.

—Nu, ni surprizu lin duope.

—Bone, ni faru tion... Kiam ni ekvojaĝos?

—Tuj kiam vi deziros.

—Antaŭe mi tamen montros al vi Scheveningen; nokte vi povos dormi sur tiu kanapo... Unu promeson vi antaŭ ĉio devas fari al mi.

—Mi promesos ĉion, kion vi deziras.

—Dum la tempo, kiam ni estos kune, vi ne trinku brandon, eĉ ne unu solan glaseton.

—Mi promesas... Jen mia mano.

Johano premis la manon de la kuiristo, ekstaris kaj almetante la frakon kaj la ĉapelon, li diris:

—Ni tuj sciigos al la rusa konsulo, kial estis al vi neeble forvojaĝi per via ŝipo, por ke la ŝipestro ne povu konsideri vin kiel forkurinton; poste vi rigardos la vidindaĵojn de Hago kaj Scheveningen, kaj post du aŭ tri tagoj ni ekpromenos Patersburgon.

—Sed kie ni restos nokte dum nia promenado?... kaj kiel ni manĝos sen mono?

—Mi posedas ankoraŭ kelkan monon, kaj ĉar la vetero estas bona, ni trovos ĉie taŭgan lokon por pasigi la noktojn, kaj se necese, ni laboros dumvojaĝe.

—Labori dumvojaĝe? Sed kiel mi laboros? Mi ne lernis metion.

—Ni laboros laŭ cirkonstancoj; mi povos ludi en teatro kaj vi povus fariĝi promenanta reklamilo.

—Kio estas tio?

—Mi montros al vi hodiaŭ promenantajn reklamilojn sur la stratoj en la urbo, tiam vi ekscios, kio estas tio. Ĉiu, kiu povas marŝi, povas fariĝi promenanta reklamilo, vi ankaŭ.

Ivan ekstaris, ekkaptis sian ĉapelon, kiu estis rulinta