Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/473

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unua Ĉapitro

En Brej—Ĉe la mutulino—Moseo, vera ido de Orfeo—Kóvacs ekpromenas en la lumo de la luno—Maltrankvileco en la dometo de Rika—Malfrua vizito ĉe la pastro—Terura nokto—Stranga trovaĵo de leterportisto—La farmisto Klomp—Ido de Orfeo kaj... de Marso—Pri tio, kion revadas la mutulino.

Kara leganto, botvestu vin per imagaj sepmejlaj botegoj, kaj sekvu min al la vilaĝeto Brej, kiun ni forlasis antaŭ kvin jaroj. La domareto kuŝas tie ankoraŭ tiel same kiel en tiu tempo, ĉar vilaĝetoj kiel Brej preskaŭ neniam ŝanĝiĝas. La tieaj homoj ne loĝoŝanĝas, ĉar kiu en tia vilaĝeto posedas aŭ luis hejmon, tiu preskaŭ ĉiam restas tie, ĝis kiam la morto vokas lin al la komuna loĝejo, el kiu ankoraŭ neniu revenis.

Brej tute ne ŝanĝiĝis. La rektaj longfosoj duone plenaj je purega, kvankam senmove staranta akvo, kie nenio maltrankviligas la grasajn ranojn, portadas sur siaj deklivoj ankoraŭ la same aspektantan verdaĵon de antaŭe, ĉar neniam falĉisto forfalĉis la longan herbon, nek la malbonherbojn, kreskantajn tie en plen abundo. Sur la vojo sterniĝanta inter tiuj longfosoj ankoraŭ ĉiam kuŝas la sama griza makadamo, sur kiu aŭtunon post aŭtuno veturadis la farmejaj veturioj, pezaj pro la riĉa rikoltaĵo, kiu estas la fonto de la prospero karakterizanta ĉiujn vilaĝojn kaj vilaĝetojn en la norda parto de la provinco Groningen.