Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/496

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Kie oni vin trovis?.

—En kesteto sur tablo en dometo apud Brej.

—Apud Brej?—diris Johano.—Sed tio estas proksime de Warfum kaj sekve ankaŭ proksime de tiu insulo, kie mia amiko Jafet pasigis sian junecon.

Mi rigardis la Brejanon kaj diris:

—Sed tio farigas pli kaj pli stranga.

—Warfum kaj Brej!?—subite diris la pianisto, kiu komprenis nur tiujn du vortojn.—Warfum kaj Brej!?... Vi jam antaŭe nomis tiujn vilaĝojn; mi unu fojon estis en Warfum kun nia cirko, mi estis tiam rajdisto.

Johano tradukis holanden, kion diris la pianisto, kaj jen Moseo ekhavis novan kaŭzon pro miro, ĉar li memoris la strangan rajdadon, per kiu li dum la kermeso (la leganto relegu la Kvaran Ĉapitron de la Dua Parto) surprizis ĉiujn rigardantojn en la cirko kaj eĉ sian patrinon, kvankam li mem ĉiam pretendis, ke li tute ne estis rajdinta. Tiu enigmo nun subite solviĝis. La cirka knabo, kiu estis tiel simila je li, tiam lin anstataŭis, dum la rigardantoj kredis, ke li sub hipnoto estas la lerta rajdanto.

—Ne ofendiĝu, Johano—, mi diris,—ĉu vi estas jam longe kamentubo-purigisto? Mi kredis vin riĉulo.

—Mi estas ankoraŭ nun, riĉa—, diris Johano.

—Riĉa kaj purigisto de kamentuboj!?

—Mi estas riĉa laŭ filozofa vidpunkto, mia kara.

Ni rigardis lin demande.

—Ĉu vi ne komprenas tion?—li demandis.

—Tio devenas de tio,ke vi estas Orfeidoj, sed ne filozofoj. Sciu do, miaj amikoj, ke mi estas filozofo, ke mi ĉiam kaj ĉie rigardas ĉion el filozofaj[**] vidpunktoj, ke mi ĉiam kuiras miajn pizojn...

—Same kiel tiam, kiam vi estis sur la Insulo—, mi interrompis lin.