Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/500

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la sorto, pri tio mi ne volas disputi), ni iris purigi kelkajn kamentubojn, kiam subite kaj neatendite ni retrovis nian amikon Jafet, ĉar mi vidis lian nomon sur granda afiŝo anoncanta al la preterpasantoj, ke li, Jafet, Stanislas Mareau kaj Moseo Landman kunlaboros en koncerto de Kurhaŭs. Tuj kiam ni estis purigintaj niajn kamentubojn, ni iris al Kurhaŭs kaj eksciis, ke Jafet Romeskaŭ havas sian ĉambron en „La Sep Preĝejoj de Romo". Ni decidis aliri ĉi tien kiel eble plej baldaŭ kaj jen anstataŭ Jafet kaj Stanislas ni trovis tri artistojn, kiuj laŭ sia eksteraĵo nepre estas fratoj. Restas nun al mi la tasko esplori, ĉu vi estas tiaj, kie vi naskiĝis kaj kiuj estas viaj gepatroj; sed ĉar ĉio finiĝos bone, mi sukcesos en mia esplorado.

Li eksilentis, rigardis sencele antaŭ sin kaj ĉar liaj okuloj falis sur la taglibron kuŝantan ankoraŭ antaŭ li, li diris plue:

—Unue ni trovu lertulon, kiu povas deĉifri ĉi tiun manuskripton.

Li ĝin malfermis. Subite esprimo de feliĉo kaj ĝojo glitis trans lian vizagon, liaj lipoj dispartigis, kiel ofte okazis, kiam neatendita ĝojo surprizas nin, kaj rigardante nin laŭvice, li ekkriis:—Eŭreka!!

—Eŭreka!?—ni diris demande.

—Jes, li respondis, Eŭreka!... tio signifas: "Mi trovis!"

—Kion vi trovis?—mi demandis.

—La ŝlosilon, per kiu mi eble povos malfermi la pordon de la misteraĵo, kiu entenas la nomojn de via naskiĝloko kaj la nomojn de viaj gepatroj.

Ivan refoje altigis la montrofingron kaj diris ruse:

—Jen nova miraklo..., oni dronigu min, se li ne estas sanktulo aŭ magiisto.

Johano, kiu ne komprenis la rusan lingvon, ne atentis la esprimon de la ekskuiristo kaj diris plue: