Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/514

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

baro, kiun li minacis per la pugnigita mano. Kvara (juna knabo kun pala vizaĝo kaj ruĝetaj haroj) ploradis, eligante ĝemkriojn, sed larmojn li ne faligis. Kvina ekkriis al ni "Oni ne volas min enterigi, oni ne volas min enterigi!!"—Alia interparolis kun imagebla persono, li rigardis daŭre al la plafono de la salonego kaj faris strangajn gestojn per ambaŭ manoj. Alia kantis melodion el opero. Alia estis elironta sian liton, kaj flegisto nur kun peno lin retenis. Alia flutis, balancante la kapon kaj movante la montrofingron tien kaj reen laŭ la takto de la melodio, kiun li flutis. Alia fikse rigardadis antaŭ sin kaj sidis kvazaŭ li estus ŝtoniĝinta. Mi ĝojis, kiam fine la pordo de la salonego fermiĝis post ni. Ni nun estis en la oficejo de la doktoro. La pensado tuj vidi Kóvacson, tiel okupadis min, ke mi tute ne atentis, kiel la oficejo aspektis; mi memoras nur, ke en angulo staris granda faldebla ŝirmilo, tiel granda kaj alta, ke kvin personoj povus stari post ĝi ne estante vidataj. Johano montris tiun ŝirmilon dirante:—Tion mi bezonas—, kaj li forŝovis ĝin antaŭ angulon de la oficejo, tiel ke la apartigita loko formis malluman triangulan ĉambreton, enireblan laŭ unu flanko de la ŝirmilo. Tiam li lokis segon en la apartigitan ĉambreton kaj diris al Moseo:

—Eksidu tie kaj pretigu por ludi sur via violonĉelo.

Moseo obeis kaj Johano diris al la doktoro:

—Doktoro, mi petas: venigu Holmanon kaj sidigu lin ĉe la pordo, ni kvarope kaŝos nin post la sirmilo. Vi restu ĉe Holman. Tuj post kiam li estas sidanta, vi diru al li nur ĉi tiujn vortojn:

Aŭskultu kaj rememoru!

La resanigisto kapskuante, kvazaŭ por montri, ke li rigardas la okazontaĵon kiel nuran malsaĝaĵon, eliris kaj ni starigis nin post la ŝirmilo.