Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

senbrue malsupreniris la ŝtuparon al la stalo, kie li dormis.

Mi aŭskultis... En la ĉambro mallaŭte ronkadis mia patro kiel mistera kaŝita segisto, escepte tion ĉio estis silenta. En angulo de la stalo kuŝis la pajlolito, sur kiu la maristo ripozis. La lunlumo penetris tra la nefermita pordo kaj mi povis distingi la dormanton. Mi aliris kaj kaŭriĝis ĉe lia kuŝejo. Li kviete dormis kaj nur kun peno mi povis aŭdi lian regulan spiradon. Mi palpeserĉis lian manon kuŝantan sur la litkovrilo, kaj li vekiĝis. Mi ne povis vidi, ĉu li malfermis la okulojn, mi tamen vidis, ke li sin movas.

—Kio estas?— li diris kvazaŭ en sonĝo.

—Estas mi.

—Ĉu vi, mia knabo? ... Kio estas al vi? ... Kial vi ne dormas?

—Mi ne povas... ĉar vi foriros morgaŭ,— Kaj mi ekploretis.

—Kvietiĝu!— li diris mallaŭte, —ne ploru, ĉio fariĝos bona.

—Ho ne..., vi ja foriras.

—Sed mi povas reveni.

—Kiam?

—Mi ne scias; tio dependos de cirkonstancoj.

—Ho, vi ne revenos... Kial mi ne povas iri kun vi kaj fariĝi maristo, kiel vi?

—Vi estas tro juna. Restu kviete ĉi tie, vi ja ne estos sola, ĉar viaj gepatroj restos.

—Sed ili tute ne min amas; ... ili eble ja eĉ ne estas miaj gepatroj.

—Silentu, knabo, ne diru tian sensencaĵon.

—Vi mem tion supozis.

—Jes, sed mi eraris. Ili diris al mi, ke vi estas ilia filo, vi ja naskiĝis tie ĉi. Ili estas simplaj kvietaj