Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kaj kiam fine mi bone sciiĝis, kio al mi okazis, mi jam preskaŭ atingis la teron.

Malrapide mi ŝvebis malsupren; sub mi etendiĝis vasta kvarangulforma tereno, limigita de kvar vicoj de kabanoj. Ĉirkaŭ tiuj kabanoj kreskis arbaro, kiu etendiĝis ĉiuflanken ĝis la randoj de la insulo. La norda flanko konsistis el ture altaj rokoj kun suproj elstarantaj super la maro.

La sorto por la dua fojo estis al mi favora; la unuan fojon mi saviĝis de ŝipopereo, kaj ĉi tiun duan fojon mi ne estis konsumita de fajro aŭ akvo, sed trafis sendifekte sur molan teron, dum mia falŝirmilo kiel baldakeno etendiĝis super mi; tuj poste ĝi falis kaj tute kovris min.

Jen mi kuŝis kiel birdo sub reto, sed mi sentis min feliĉa pro la bona finiĝo de tiu aventuro.

Mi sidiĝis por forŝovi de mi la falŝirmilon, sed tio ne estis necesa, eĉ neebla, ĉar la ŝirmilo estis kaptita de kvardeko da manoj, kiujn mi vidis klare ĉirkaŭ mi sur la tero.

Mi miris, de kie tiel subite venis tiuj ruĝaj manoj, ĉar tiaj ili estis; sed mia miro ŝanĝiĝis en konsternon, kiam la ŝirmilo estis levata de la tero kaj kiam dudeko da kapoj aperis super la manoj. Tiuj kapoj estis ankaŭ ruĝaj kun nigraj strioj de la okuloj ĝis la mentonoj, dum tra la nigraj haroj estis ŝovitaj tiom da multkoloraj birdoplumoj, ke neniam mi povus kalkuli ilin. El tiuj kapoj min rigardis larĝe malfermitaj brunaj okuloj kaj ilia esprimo estis tia, ke miaj horaj stariĝis sur mia kapo.

Pli alten leviĝis la falŝirmilo kaj ĉirkaŭ mi staris aro de ruĝhaŭtuloj, preskaŭ tute nudaj, kun pafarkoj sur la ŝultroj kaj sagujoj sur la koksoj. Mi falis sur la ventron, ĉar la manoj tiel alte sin levis, ke mi perdis la ekvilibron kaj kvazaŭ pendis je la ŝnuroj de mia ŝirmilo.

La ruĝhaŭtuloj nun eligis laŭtajn kriojn kaj kiel eble plej rapide mi malligis la bukojn, per kiuj mia korpo estis ligita al la ŝirmilo, kaj jen mi ree staris sur la piedoj. Mi nun estis senigita