ili studita, ĉar sur la insuleto sub ili ne estis videbla haveno, nek urbo, sed preskaŭ seninterrompa montoĉeno kuranta laŭ la tuta insula konturo. Meze de tiu montoĉeno estis videbla plataĵo, sur kiu kuŝis speco de grandega kvadrato kun du diagonaloj, kiuj tamen sin ne tuŝis en la mezo de la figuro, ĉar sur la loko de la kruciĝo sterniĝis alia, multe pli malgranda kvadrato, kies lateroj kuris paralele kun tiuj de la granda. Fine, flanke de la tri sinsekvaj lateroj de la pli granda kvadrato kaj ekster ĝi, etendiĝis rektaj linioj el rondaj objektetoj, unu je matematika eta distanco de la alia.
La tri milionuloj miregis pri la nekonata kaj strange aspektanta insuleto sub si kaj kredante, ke ili eraris pri siaj observadoj, subite konvinkiĝis, ke ili flugis ne super la Samoa-Insuloj, sed super insuleto antaŭe ne rimarkita de ili sur la geografia karto; tamen devigate surteriĝi, ili malrapide kaj cirkle flugis malsupren, ĝis ili estis je distanco de cent metroj super la pli malgranda kvadrato.
Ili tiam vidis, ke la lateroj de ambaŭ figuroj konsistas el vojoj aŭ stratoj, faritaj el glataj rokpecoj, kaj ke la punktlinioj estas rondaj malaltaj kabanoj el bambuaĵo kaj larĝaj longaj arbfolioj.
La mirego de la aviadistoj kreskis, kiam ĉi tie kaj tie ili rimarkis kelkajn estaĵojn, laŭaspekte homojn, kovritajn de speco de manteloj el arbofolioj. Tiuj strangaj figuroj nun staris sen movo kaj kun levitaj kapoj, kvazaŭ ili rigardus kaj aŭskultus al la fluganta kaj laŭte ronkanta aeroplano super si. Subite ĉiuj ekrapidis sur la glataj stratoj kaj veninte en la mezon de la insulo, malaperis en vastan kabanon, kiu staris antaŭ la norda rokstrato de la pli malgranda kvadrato. Tuj poste la mistera insuleto ŝajnis tute forlasita.
— Kion ni faru? — demandis Jung, la piloto, post kiam ĉiuj estaĵoj malaperis.
— Ni tamen surteriĝu! — respondis doktoro Hartmann. — Kion alian ni faros? Al ni ne restas alia elekto, ĉar se ni ne