Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

sunon, kaj kun ĉiam kreskanta miro ĉiuj rigardis tiun al ili tute nekonatan ceremonion.

Dum mia saltado kaj dancado mi vidis, ke sur la roko, cent paŝojn dekstre de la homamaso, brulis alta fajro. Ĝiaj flamoj estis pli ol dek metrojn altaj, kaj sendube videblaj sur la maro, do ankaŭ sur ŝipoj, okaze tie troviĝantaj.

Mi baldaŭ sciiĝis, ke tiuj flamoj altiris al si jam la atenton de vaporŝipo, kiu en tiu momento preteriris la insulon.

La suno nun preskaŭ atingis sian plej altan lokon kaj antaŭ ol tio okazis, mi dancis kaj saltis en la direkto al la maro, puŝis flanken la ĉefpastron kaj kurinte al la elstaraĵo de la roko, saltis en la abismon.

Sub mi etendiĝis la maro kaj malantaŭ mi sur la rokpinto la ruĝhaŭtuloj subite estis la atestantoj de la plej granda miraklo, kun iam ili sonĝis. Mia falŝirmilo malfermiĝis kaj kiel papaga plumo ŝvebis malsupren.

Ili vidis, ke sub tiu stranga ŝvebanta objekto pendas je multaj ŝnuroj ilia inkao, kiu jam proksimiĝis al la ondoj.

Laŭtaj krioj kaj hurladoj atingis miajn orelojn, sed ili ne plu timigis min. La kriantoj ne povis plu oferi min, ĉar neatendite, mi vidis sub mi boateton kun kvar remantaj maristoj, kaj pli malproksime grandan vaporŝipon, sur kies ferdeko aperis aro de scivoluloj, kiuj kun mirego rigardis min, ne sciante, de kie tiel subite mi venis.

Minuton poste ok manoj kaptis miajn piedojn kaj… mi staris en la boato.

Rapide mi malligis la rimenojn de mia falŝirmilo, kaj kunfaldinte ĝin, kore dankis miajn savantojn. Ili multe miris, aŭdante, ke ilia savita sovaĝulo, ĉar me estis vestita kiel ruĝhaŭtulo, en mallonga pantaloneto, dankis en la angla, ilia propra lingvo.

Per iom du marakvo mi forviŝis la ruĝan koloron, kiu kovris mian haŭton, mi forigis la nigrajn striojn sur mia vizaĝo, kaj