ne estas la sola, ĉar ni per la okuloj ĉiuvespere kaj dum la tuta nokto povas vidi milojn kaj milojn da tiaj globoj super ni.
— Vi estas tre saĝa, vi scias multon, sed…
Li eksilentis kaj sidis senmove kaj kunplektis la fingrojn.
— Nu… kion vi volis demandi?
— Ĉu vi per viaj specialaj sentorganoj… aŭ okuloj, estas pli feliĉaj ol ni?
— Tion mi pridubas, tamen ni ne volonte perdus ilin. Ĉe ni nur malmultaj homoj ne havas okulojn, kaj ni nomas ilin blinduloj kaj malfeliĉaj.
— Via lando ŝajnas al mi stranga lando.
— Por vi ĝi estas stranga, sed ne por ni.
— Ĉu ĝi estas tute malsama ol ĉi tiu insulo?
— Ho jes; en ĉiuj rilatoj ĝi estas malsama.
— Ĉu vi povus kaj volus rakonti pli multe pri ĝi?
— Volonte, sed estas pli bone fari tion al ĉiuj homoj en la insulo. Eble mi povus fari tion en la granda kunvenkabano; tien povus are veni saminsulanoj, kaj al ili kune mi povus rakonti multon, kio ilin interesos. Ankaŭ povus esti, ke kelkaj el vi ŝatus ricevi la kapablon vidi kiel ni; sed pri tio mi parolos al via ĉefo, ĉar nur post lia konsento mi operacios.