Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĵetfermis la pordeton, saltis en la antaŭan parton de la veturilo kaj veturis for kun tia rapideco, ke mi preskaŭ ne povis min levi. Mi volis demandi al la fraŭlino, kion ŝi havas por diri, sed anstataŭ respondi, ŝi tenis antaŭ mi revolveron, flustrante: Silentu!

Mi jam sciis, kio estas revolvero; la doktoro jam antaŭe montris tian pafilon, kaj klarigis, al kio ĝi servas.

Mi konjektis esti en danĝero kaj restis surgenue, ĝis la aŭto haltis. Tio okazis post longa tempo, ekster la urbo sur izolita vojeto, kiu kondukis al speco de farmejo. Tie la fraŭlino flustris, daŭre tenante antaŭ mi la revolveron:

— Iru el la aŭto kaj al la pordo de la domo antaŭ vi, poste eniru en tiun domon, mi sekvos ĝis la pordo, obeu kaj ne rigardu malantaŭ vin!

Mi obeis, eniris en la domon kaj samtempe la pordo fermiĝis kvazaŭ per si mem kaj el ĉambro ĉe la fino de la koridoro mi aŭdis voki:

— Ĉi tien kaj tuj!… Ne klopodu eliri el la domo, ĉar la pordo de ekstere estas ŝlosita; obeu kaj al vi okazos nenio malbona, sed se vi ne obeos, ni estos devigataj tuj mortigi kaj malaperigi vin.

En tiu momento mi pensis al mia insulo, al la kvieteco kaj al la sendanĝereco tie, kaj mi bedaŭris, ke mi forlasis ĝin. Sed, ĉar ankoraŭ neniu faris al mi malbonon en ĉi tiu nova lando, mi baldaŭ rekvietiĝis kaj iris en la ĉambron. Tie mi vidis tri virojn, kies vizaĝoj estis duone kovritaj per tuko. El tiu tuko rigardis min ses minacantaj okuloj. Ili, tio estas la viroj, indikis al mi seĝon kaj mi sidiĝis.

— Aŭdu! — diris unu el la viroj, — Ni kondukigis vin ĉi tien por…, li ne finparolis, sed daŭrigis: — Kiu vi estas? Ĉu vi ne estas la filo de doktoro Hartman? La viroj de la aŭto ja vidis vin eniri en vian domon.

— Tiu ne estis mi, sed la filo de la doktoro. Li eniris post