Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

de la parencoj, kiuj pagas multe por rehavi sian infanon. Mi…

Unu-kvar-du volis rakonti plu, sed la ĉefo interrompis, dirante:

— Nia frato Unu-kvar-du parolas pri strangaj aferoj, eĉ pri tiel strangaj, ke mi preskaŭ dubas pri la vero. Kial do la homoj agas tiel freneze en tiu insulego? Nia frato rakontas tiajn aferojn, kiujn komprenas neniu el ni. Ĉu la civilizeco konsistas en tio, ke homoj kaptas kaj malliberigas unu la alian por akiri monon? Ĉu tio estas necesa? Mi ne dezirus, ke niajn insulanojn ataku tiu danĝera malsano, precipe tiu de la homrabado.

— Al mi ŝajnas, ke tiu civilizeco estas tiel malbona, ke niaj infanoj devas ne aŭdi pli multe pri ĝi kaj pri samspecaj aferoj; mi tial proponas, ke ili foriru.

La infanoj tuj forlasis la kabanegon, kaj la ĉefo diris:

— Nia frato rakonto plu, ni aŭskultas.

— La nokton mi pasigis en tiu izolita farmodomo; mi dormis en akompano de la du filoj de la farmisto en vasta dormoĉambro, kaj en la sekvinta mateno la farmisto, kiu eksciis la adreson de la doktoro, rekondukis min aŭtomobile al Saidumo. Tagmeze ni haltis antaŭ lia domo. La doktoro jam atendis nian alvenon. Kiam ni iris en lian familian ĉambron, li montris leteron al la farmisto, dirante:

— Ili postulas de mi centmil dolarojn, kiel elaĉetsumon por mia filo. Feliĉe ili prenis nian gaston, kiu do estas la kaŭzo de ilia eraro. Mi tre ĝojas, kaj esperas, ke la friponoj ne malbone traktis nian fremdan amikon.

Li baldaŭ konvinkiĝis, ke sendifekte mi revenis. Per tiu aventuro mi spertis, ke estas specialaj krimuloj aŭ malbonfarantoj en mia nova lando, kaj baldaŭ spertis, ke ekzistas ankoraŭ alispecaj; aŭskultu:

Restinte dum kelkaj semajnoj ĉe mia gastiganto, mi decidis foriri de li por serĉi laboron, ĉar la nenionfarado tedis min. Pro ĝojo, ke oni ne forrabis lian filon, la doktoro donacis al mi mil