igis al li, kiel mi regule en la vesperoj laboris en mia ĉambro kaj sub kiuj kondiĉoj, post kio li diris, ke mi estas vera naivulo, kaj li daŭrigis:
— Mi estas certa, mia amiko, ke vi eĉ ne supozas, kion vi faris, fabrikante tiun brandon; tial mi ne volas aresti vin, sed mi donos bonan konsilon: Neniam plu laboro per tia aparato, ĉar tion rajtas fari nur personoj, kies nomoj estas enskribitaj ĉe la polico; tiu brando, aŭ alkoholo, estas trinkaĵo, sur kion la ŝtato metis altan imposton aŭ akcizon, kaj tiun akcizon via hotelisto volas mem enpoŝigi, pagante al vi, sia helpanto, hontindan salajron. Kun via hotelisto ni baldaŭ reguligos nian konton; li jam sidas en sia kaĝo por pripensi sian kontrabandon. Rilate al vi… foriru, kaj ne plu revenu ĉi tien, serĉu aliloke laboron, sed ne plu per tia aparato.
Dirante tion, li frapetadis sur la aparaton antaŭ si, kiun li nomis distililo.
Mi iris for, decidante sekvi lian konsilon kaj denove serĉis laboron, sed ne trovis ĝin.
Mi luis alian ĉambreton en alia hotelo kaj poste eliris por iom promeni kaj pripensi la staton, en kiu mi estis.
Estis la oka en la vespero kaj vidante grandan kinoteatron mi eniris.
Jam ofte antaŭe mi vizitas ĝin, sed mi havis la impreson, ke en tiu vespero okazos io speciala.
Mi ricevis paperoslipeton kun numero kaj oni petis min iri al tablo, malantaŭ kiu sidis viro kun dika libro. Mi iris al li kaj li demandis, kiel mi nomiĝas.
Aŭdante, ke mia nomo estas Unu-kvar-du, li mirigite rigardis min, kaj demandis mian plenan nomon. Mi diris, ke ĝi estas Eduardo Unu-kvar-du. Li notis mian nomon kaj la numeron, kiu staris sur mia slipeto, kaj diris:
— Bone konservu tiun papereton; hodiaŭ vespero estas loteria vespero kaj unu el la ĉeestantoj gajnos altan premion,