Bursma ja ne bezonas senti. Peĉjo parolis nur pri muelisto malhonesta kaj ne pri muelisto ĝenerale.
Bursma penis rideti sed interne li bolis pro retenata kolero. Volonte li ĵetus la drinkejestron de la seĝo, sed per tio li ja montrus ke li sentas jukon. Ankaŭ Peĉjo, kiu konis la homojn, bone rimarkis la internan boladon, sed ŝajnigis ke li tute ne rimarkis ĝin kaj kviete parolis plue, refoje levante la avertantan fingron.
— Sed la vila mano ne ĉiam tiel trafe efikas, ĉar ofte ĝi ŝoviĝas trans la ŝultron ne nur de muelisto sed ankaŭ de farmisto, buĉisto…
— Kaj de poeto! — interrompis lin Bursma.
— Eĉ de poeto! — daŭrigis Peĉjo, — sed nur malofte ĉe poeto, ĉar ordinare poetoj ne sentas jukon, sekve ili ne bezonas grati sin.
La vizitantoj pensis pri la stranga rakonto, pri la vila mano kaj dum la interparolado daŭris, preskaŭ ĉiu memoris pri kelkaj malhonestaĵo, sed neniu iam estis sentinta la vilan manon sur sia ŝultro.
Estis nun preskaŭ noktomezo kaj Polman kubute puŝis la flankon de sia najbaro, kiu estis nur duone ebria kaj balbute flustris[1].
— Ni iru for Klaj, estas jam preskaŭ noktomezo…
— Kial jam foriri? — demandis Klaj. — Antaŭe Peĉjo rakontu pli multe pri tiu mano, kiu scivoligis min.
— Mi jam diris, ke ĝi ne ĉiam tiel trafe efikas, — daŭrigis Peĉjo. — Okazas kelkfoje ke ĝi nur ŝoviĝas ĝis la orelo de la malbonfaranto kvazaŭ por averti lin. Okazas eĉ ke la malbonfaranto tute ne rimarkas la vilan manon.
— Stranga mano! — diris Erasmus, — mi dezirus konatiĝi kun ĝi.
— Ĉio tio estas nura sensecaĵo! — balbutis la ebria Polman, kiu spite tio ne deziris konatiĝi kun la mistera avertanto, kaj refoje kubute puŝante Klaj, li diris: — Ni iru for, ĉar…
Subita rulado de proksimiĝanta veturilo eksilentigis lin, ĉar dumnoktaj veturiloj estis maloftaj en la vilaĝo.
Ĉiuj streĉis la orelojn. La veturilo haltis antaŭ la traveturejo
kaj Peĉjo salte leviĝis por enlasi ĝin.
- ↑ lokokupilo