Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ludo, kiel oni ludas ĝin ĉe la Kera Damo, estas tre malfacila.

La partoprenantoj, ne atendante la vicon, ludis ĉiuj samtempe. Oni ĉiam diskutadis, kies estas la diversaj erinacoj; oni malpacis, kaj eĉ batalis por posedi ilin. Post ne longa tempo, la Damo tute furioziĝis, ĉirkaŭ marŝegante kaj kriegante ĉiuminute, "Oni senkapigu lin, oni senkapigu ŝin!"

Tio estis por Alicio tre maltrankviliga. Estas vero, ke ĝis nun ŝi ne havis disputon kun la Damo, sed ŝi tre bone sciis ke tio facile povas okazi, "kaj se mi ofendos ŝin," pensis ŝi, "kio okazos al mi? Tie ĉi oni tiel ofte ordonas senkapigojn, ke mirinde estas ke eĉ unu individuo restas vivanta."

"Ŝi ĉirkaŭrigardis, serĉante rimedojn por forkuri," kaj dubante ĉu ŝi povos retiri sin nerimarkite. Dum tiu ĉirkaŭrigardado ŝi rimarkis strangan aperon en la aero. Unue ŝi ne povis imagi kio ĝi estas; sed observinte ĝin kelke da momentoj, ŝi konstatis ke ĝi estas grimaco. "Do, la Ĉeŝŝa Kato venas," ŝi konkludis, "nun mi havos kunparolanton."

"Ĉu vi bone progresas en la ludo?" diris la Kato, kiam aperis nur la buŝo kaj la cetera parolilaro. Tuj kiam aperis la okuloj, Alicio amike salutis. "Sed ne utilas alparoli ĝin"