Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/162

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

friponaĵon, ĉar alie vi certe estus subskribinta la paperon kiel honestulo."

Sekvis universala aklamado. Oni ja sentis ke tio estas la unua vere sprita diro, kiun la Reĝo diris dum la tuta tago.

"Tio pruvas ke li estas kulpa," diris la Damo.

"Ĝi pruvas nenion," diris Alicio. "Vi ja ankoraŭ ne scias ĉu la versaĵoj eĉ rilatas la nunan aferon."

"Legu ilin," la Reĝo ordonis.

La Blanka Kuniklo almetis siajn okulvitrojn.

"Kie vi volas ke mi komencu?" li demandis.

"Komencu ĉe la komenco," diris la Reĝo solene, "kaj daŭrigu ĝis vi venos al la fino; kaj ĉe la fino ĉesu legi."

Jen la versaĵoj kiujn la Blanka Kuniklo legis:

                     Li diris ke vi vidis ŝin
                       Kaj nomis min ĉe li, ho!
                     Ŝi laŭdis min (atentu ĝin)
                       Sed ne pri la talio.

                     Anoncis li ke restos mi
                       Ĉi tie—ni ĝin sciis.
                     "Se la aferon puŝos ŝi,
                       Ho ve al mi," vi kriis.

                     Al ŝi nur unu, du al li,
                       Tri, kvar al ni li donis!
                     Sed ĉiuj venis re al vi
                       Li tion ne oponis.

                     Se mi aŭ ŝi en tio ĉi
                       Kulpiĝus, li tre fida