Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/167

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gita Muso plaŭde naĝas tra la tutapuda al ŝi akvo—Jen ŝi ekaŭdis la tintadon de la tetasoj, dum la Martleporo kun siaj kunuloj partoprenas la neniam finiĝantan manĝadon, kaj la altvoĉajn kriojn de la Damo ordonanta la malfeliĉajn gastojn for, for al la ekzekutisto! Ankaŭ, jen la porkinfano ternadas sur la dukinaj genuoj, dum frakasiĝas ĉirkaŭe la teleroj kaj pladoj. Denove plenigis la aeron tiu stranga krio de la Grifo, tiuj gratoj de l' Lacerta grifelo, la sufokaj blekoj de la subpremataj kobajoj; kaj malproksime, aŭdiĝas la plorĝemoj de la Falsa Kelonio.

Tre longe ŝi sidadis, kun okuloj fermitaj, kaj preskaŭ kredis ke ŝi mem vagas en tiu stranga Mirlando, kvankam ŝi bone konsciis ke, se nur ŝi malfermos la okulojn, la fantazioj malaperos, kaj ĉio refariĝos ordinara.

Se ŝi malfermos la okulojn, jam ne murmurigos la herbon Blanka Kuniklo, sed nur la vento; la akvoplaŭdojn kaŭzos ne la Muso, sed nur ŝanceliĝantaj kanoj; la tintadantaj tetasoj refariĝos ŝafsonoriloj; tuj mortos la altvoĉaj krioj de la furioza Damo, renaskiĝante kiel krioj de la ŝafpaŝtisto; la infana ternado kaj ĉiuj aliaj strangaj bruoj fariĝos—nur konfuzita bruaro de la farmkorto; kaj, anstataŭ la profundaj ĝemoj de la Falsa Kelonio, ŝi aŭdos de malproksime la blekadon de la bovinoj.