Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu ĝi montris. Pro timo de ĝia kolero ŝi eĉ ne provis klarigi ke ŝi ne estas Mariano.

“Li ja kredas ke mi estas lia ĉambristino,” ŝi al si diris, kurante. “Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi ilin.”

Dirante tion, ŝi trovis sin staranta antaŭ ĉarma malgranda dometo kun sur la pordo neta nom‐tabulo kaj gravurita sur ĝi la nomo Sro. B. Kuniklo. Ŝi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per ŝtuparo timante ke ŝi renkontiĝos kun la efektiva Mariano, kaj estos forigita el la domo antaŭ ol ŝi povos trovi la ventumilon kaj gantojn.

“Kiel strange estas,” diris Alicio al si, “esti ĉirkaŭsendata de Kuniklo! Eble ankaŭ Dajna igos min porti por ŝi depeŝojn. Jen kio povus okazi. ‘Fraŭlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.’ ‘Post unu momento, varnjo; tamen ĝis Dajna revenos, mi devas gardi la mustruon, por ke la muso ne eliru.’ Sed mi kredas ke, se Dajna komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al ŝi resti en la domo.”

Dum ŝi parolis, ŝi trovis sin en neta ĉambreto kiu havis tablon apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion ŝi esperis trovi) ventumilo kaj