Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu mi povas fari. Kio al mi okazos? Kio?” Tre feliĉe por Alicio la sorĉboteleto jam plene efikis; ŝi ne plu kreskis, tamen ŝia nuna amplekso estis por ŝi tre malkomforta, kaj ĉar ŝajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun ĉambron, ni ne miru ke ŝi nun fariĝis tre malgaja.

“Estis multe pli agrable en la hejmo,” pensis la kompatindulo, “ĉar tie ne okazis ke oni ĉiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj ĉirkaŭ‐ordoniĝis de musoj kaj kunikloj. Preskaŭ mi volas ke mi ne estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraŭ ĉio, la ĉitiea vivo estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras kio okazis al mi. En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi ĉiam supozis ke en la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. Mi mem verkos ĝin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun”—diris ŝi per malgaja voĉo “almenaŭ tie ĉi ne estas spaco por kreski plu. Ĉu sekvas do (pensis ŝi) ke mi neniam fariĝos pli aĝa ol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam fariĝi maljunulino! Sed aliflanke, devi ĉiam lerni la lecionojn, ho, mi ne ŝatus tion!”

“Vi stulta Alicio,” ŝi respondis al si, “Kiel vi povus lerni lecionojn tie ĉi? Apenaŭ estas