Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la propran. Tamen post kelkaj minutoj ŝi alkutimiĝis ĝin, kaj komencis kunparoli kun si jene:—

"Nu, jam la duonon de mia projekto mi elfaris. Kiel konfuzigaj estis tiuj ŝanĝiĝoj. Mi eĉ ne povis esti certa en ĉiu momento kio mi fariĝos en la sekvanta. Sed nun mi havas la propran altecon, kaj restas nur—eniĝi en tiun belan ĝardenon. Kiamaniere mi devas klopodi pri tio?"

Dirante tion, ŝi alvenis, neatendante, al ebena senarba terpeco, kun (en la mezo) unu malgranda dometo, kies alteco estis iom pli ol unu metro.

"Kiuj ajn loĝas tie," pensis Alicio, "tute ne konvenas ke mi renkontu ilin havante la nunan grandecon, mi ja morttimigus ilin."

Do ŝi denove mordetis la dekstran fungopecon, kaj ne kuraĝis alproksimiĝi la dometon ĝis ŝi estis nur dudek kelke da centimetroj alta.