Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la direkto de la loko kie, laŭ la Kato, loĝas la Martleporo. "Ĉapelistojn," ŝi diris al si, "mi jam konas; do la Martleporo estos por mi multe pli interesa: kaj ĉar ni jam havas Majon, ĝi eble ne estos furioza; aŭ almenaŭ malpli furioza ol en Marto."

Dirante tion, ŝi suprenrigardis. Jen denove la Kato sidis sur arbobranĉo.

"Ĉu vi diris porkon, aŭ forkon?" diris la Kato.

"Porkon," respondis Alicio, "kaj mi multe preferus, se ĉe sekvantaj alvenoj vi bonvolus aperi kaj malaperi malpli subite: tiu subiteco via estas por mi vere kapturniga."

"Laŭ via plaĉo," diris la Kato, kaj tuj ekmalaperis tutmalrapide, komencante per la vostpinto kaj finante per la grimaco, kiu restis kelkajn momentojn post kiam la cetera korpo malaperis.

"Nu," pensis Alicio, "tre ofte mi vidis katon sen grimaco; sed grimaco sen kato! jen la plej kurioza objekto kiun mi iam vidis en la tuta vivo."

Irinte antaŭen kelkajn paŝojn plu, ŝi ekvidis la domon de la Martleporo. Ŝi kredis ke tio ĉi certe estas lia domo, ĉar la du kamentuboj havis la suprojn en formo de longaj oreloj, kaj la tegmento estis kovrita per felo. La domo estis multe pli granda ol la dukina; sekve ŝi